Ĉefkatedralo Sankta Triunuo (Sibiu)

Ĉefkatedralo de Sankta Triunuo estas rumana ortodoksa ĉefkatedralo en Rumanio, en urbo Sibiu.

Katedralo de
Sankta Triunuo
Katedralo de Sankta Triunuo en Sibiu
Katedralo de Sankta Triunuo en Sibiu
ortodoksa katedralo
Loko
Ŝtato Rumanio
Municipo Sibiu
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito rumana ortodoksa
Dato de konsekro 1906
Statuso ĉefkatedralo
Arkitektura priskribo
Konstruado 19021904
Specifo
Longo 53 m
Larĝo 25 m
Alto 25 m (kupolo), ekstere 35 m
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La ideo de enkonstrui ortodoksan katedralon komenciĝis en 1857, poste diversaj financaj apogoj alvenis. Tamen la konstruado okazis jam en la frua 20-a jarcento en tiu loko, kie estis grekokatolika malgranda konstruaĵo ekde 1778. Ĝi pretiĝis dum 3 jaroj.

Konstruaĵo redakti

La eksteraj muroj estas ruĝaj kaj flavaj brikoj. La vasta navo estas limita per pli malgrandaj sferaj tegmentoj kaj kvar turoj: po du pli-malgranda okangula, kaj po du pli-granda. Pintoj de la turoj formas bulbojn. La ĉefenirejo estas tra enirhalo kun tri duonrondaj pordoj. La mozaikofenestro prezentas Jesuon kaj la Kvar Evangeliistojn. Diametro de la kupolo estas 15m. Alto de la spajroj estas 43m, (45m inkludante la krucojn).

Fontoj redakti

  • Angla Vikipedio