Ĉefpreposta palaco (Eger)
La Ĉefpreposta palaco estas eklezia baroka historia monumento - nun biblioteko - en Eger.
Historio redakti
En tiu loko estis domo el la 18-a jarcento. La nun videblan konstruaĵon konstruigis ĉefpreposto kaj grafo Ignác Batthyány laŭ projekto de Jakab Fellner inter 1774–1776. Batthyány mem mortis ĝuste antaŭ finkonstruo de la palaco.
En la frua 1849 en la palaco okazis kunveno de Henryk Dembiński, Artúr Görgey kaj György Klapka, poste ili iris al la batalejo de Kápolna.
La konstruaĵo redakti
La unuetaĝa palaco situas laŭ stratoangulo kaj ĝi formas brikon. La fasado estas simetria, meze troviĝas la ornamriĉa enirejo. En la unua etaĝo balkono etendiĝas, kiun 4 kolonoj tenas; la ferajn partojn kreis Henrik Fassola. Ankaŭ kradoj antaŭ la teretaĝaj fenestroj estas laboraĵoj de Fassola.
Fontoj redakti
- hungare kun mapo kaj fotoj hungare[rompita ligilo]
- [1] hungare
- hungare kun foto Arkivigite je 2016-10-28 per la retarkivo Wayback Machine
- oficiala paĝo de la biblioteko Arkivigite je 2007-04-03 per la retarkivo Wayback Machine