Henrik Fassola, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kutima nomformo Fazola Henrik estis germana, poste hungarlandana forĝisto, entreprenisto, negocisto.

Henrik Fassola
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1730 (1730-01-01)
en Vircburgo
Morto 18-an de aprilo 1779 (1779-04-18) (49-jaraĝa)
en Diósgyőr
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr
Memortabulo pri Henrik Fassola

Henrik Fassola [1] naskiĝis en la 1730-aj jaroj en Würzburg. Li mortis la 18-an de aprilo 1779 en Diósgyőr.

Biografio redakti

Henrik Fassola lernis en sia naskiĝurbo, poste dum migrado tra Eŭropo li plulernis la forĝadon. Li havis larĝan famon pri la lerteco, tial episkopo Ferenc Barkóczy invitis lin al Eger. Li aĝis tiam 28, poste li restis ĝismorte en Hungario. Li faris diversajn ferajn ornamaĵojn komence por la episkopaj domegoj en Eger, poste jam en la tuta regiono. Post jaroj li riĉiĝis, tial li fondis metalurgiajn laborejojn ekde 1765 en montaroj Mátra kaj Bükk. En 1767 li edziĝis, post jaroj li vidviĝis, poste li denove edziĝis. La nova edzino naskis 2 gefolojn.

Bildoj pri Henrik Fassola kaj liaj kreaĵoj
 
Statuo pri Fassola en Eger
 
Pordo de Fassola
 
 
 
 
 
Alia pordo de Fassola
 
 
Pordofrapilo


En Hungario li estas aprezata, kiel la plej bona forĝisto de la lando. Liaj laboraĵoj postrestis kaj ili estas turismaj vidindaĵoj. La fakuloj taksas lin fondinto de la fera industrio en Borsod.

Memorigiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti