Ferenc Laborcz
Ferenc Laborcz [laborc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Laborcz Ferenc estis hungara skulptisto, instruisto.
Ferenc Laborcz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 14-an de aprilo 1908 en ![]() |
Morto | 30-an de novembro 1971 en Budapeŝto |
Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |

Ferenc Laborcz [1] naskiĝis la 14-an de aprilo 1908 en Újpest, li mortis la 30-an de novembro 1971 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Ferenc Laborcz lernis en metilernejo en Kispest, li iĝis faklaboristo pri lignoskulptado en 1926. Inter 1933-1937 li studis en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo komence laŭ vespera kurso, poste ordinare. Lia majstro estis Imre Simay. Li akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo en 1941. Liaj plej gravaj instruistoj estis Jenő Bory kaj Béla Ohmann. Post la diplomo li estis samloke asistanto, sed en la sekva jaro li studvojaĝis al Romo helpe de stipendio. Li debutis en ekspozicio en Romo, sed hejme nur en 1945. Ekde 1949 ĝismorte li instruis en skulptista liberlernejo. Li vivis duonjaron en 1957 en Parizo, en 1967 li rondvojaĝis en muzeoj de okcidenta Eŭropo. Li ricevis premiojn inter 1942-1957.
Elektitaj solaj ekspozicioj redakti
- Romo (1943)
- Budapeŝto (1947, 1954, 1971, 1980, 2008)
- Székesfehérvár (1964, 1966)
- Vieno (1967)
- Szekszárd (1972)
- Mohács (1981)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1940, 1945, 1948, 1954, 1960)
- Kolozsvár (1942)
- Arthalo Budapeŝto (1952, 1957, 1969, 1971, 1983)
- Ĝenevo, Pekino (1955)
- Parizo (1957)
- Szentendre (1965)
- Antverpeno (1967)
- Moskvo (1973)
Elektitaj skulptaĵoj redakti
-
Telekomunikado
-
Kosmaj formoj
-
Patrono de Matiaso la 1-a (Hungario)
-
Henrik Fassola (1965)
-
Filo kun bastono
Elektitaj disĉiploj redakti
Memorigiloj redakti
- memortabulo kaj lernejo en Budapeŝto
- fondaĵo "Ferenc Laborcz" en 1991