Ĉenponto en Stádlec

ponto en Ĉeĥio trans rivero Lužnice

La ponto en Stádlec trans rivero Lužnice situas de la jaro 1975 ĉe municipo Stádlec kaj ĝi estas lasta konservita empira ĉenponto en Ĉeĥio. Devene, en la jaroj 1848-1960, ĝi transvolbigis Vultavon ĉe Podolsko. En la jaro 1959 ĝi estis kiel ponto en Podolsko proklamita Nacia teknika memorigaĵo.

Ĉenponto en Stádlec
ĉeĥe: Stádlecký most
ponto
Ponto ĉe Stádlec
Oficiala nomo: Stádlecký most
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Tábor
Municipo Stádlec
Tipo de ponto Ĉenponto
Transpontigas Lužnice
Situo Ĉenponto en Stádlec
 - koordinatoj 49° 22′ 02″ N 14° 30′ 53″ O / 49.36722 °N, 14.51472 °O / 49.36722; 14.51472 (mapo)
Stilo Empiro
Materialoj Fero, Ferbetono
Konstruo 1847-1848
 - rekonstruo 1930-aj jaroj
 - transportigo 1960-aj jaroj
 - solena remalfermo 25-an de majo 1975
Plej facila aliro Stádlec
Stato uzata
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Stádlecký most
Portalo pri Ĉeĥio
Map
La ponto en Stádlec
Detalo por ŝirmo de ponta traboj
Ankrigo de la ponto

Historio redakti

La ponton konstruis Vojtěch Lanna en la jaroj 1847-1848 laŭ projekto de inĝ. Gassner kaj B. Schnirch trans Vultavo en Podolsko. La ponto servis longajn jarojn, ĝis la jaro 1960. Sed de fino de la 1930-aj jaroj staris jam ponto nova, ferbetona, rekte super la ekzistanta ponto. Kiam estis plenigita per akvo de la valbaraĵo Orlík, la ponto estus, tiutempe jam kultura memorigaĵo, subakvigita kaj tial oni decidiĝis pri ĝia zorgema dismuntigo, dokumentado kaj lokigo sur loko ekster la surakvigita bordo. El eksterlando venis en la 1960-aj jaroj propono pri foraĉeto de la ponto, sed ĝi estis rifuzita kaj estis decidite pri pli posta alilokigo kaj denova rekonstruo (rekonstruo de la ponto).

El kelkaj eblaj lokoj estis elektita pentrinda loko sur Lužnice, sur ŝoseo inter municipoj Stádlec kaj Dobřejice. Sur tiu ĉi loko ĝi estas jam en trafiko ekde la solena malfermo la 25-an de majo 1975.

La 14-an de majo 2008 Ĉeĥa nacia banko eldonis en sumo de 10 090 pecoj memorigan oran moneron kun nominala valoro 2500 Kč "Nacia kultura memorigaĵo la ĉenponto en Stádlec" el ciklo "Kulturaj memorigaĵoj de teknika heredaĵo", kies aŭtoro estas Luboš Charvát.[1]

Konstrukcio de la ponto redakti

La fundamentan portan konstrukcion de la ponto kreas 4 ĉenoj aranĝitaj en du duopoj. Tiuj estas metitaj en du ŝtonajn pilonojn, pordegoj altaj 13 metrojn. La pontan plankon kreas kverkaj lignotabuloj, nove instalitaj en la jaro 2007. Sub la ponta planko estas instalita veturebla ponteto por malgrandaj riparoj.

Nuntempo kaj ĉirkaŭaĵo redakti

La ponto estas por la tuta rekonstruo. Enveturo de aŭtomobiloj estas permesita ĝis limigita maso. La ponto en Stádlec estas ŝatata elirpunkto de turismaj vojoj. Kontraŭ la akvofluo kondukas pado markita laŭ ruĝa marko al Lužanka (3,5 km), la ŝatata turisma kabano, plu poste al burgo Příběnice aŭ ĝis Tábor. Laŭlonge laŭ la akvofluo poste laŭ la ruĝa aŭ blua markoj, konvenaj ankaŭ por biciklistoj, al burgo Dobronice, plu laŭ la ruĝa ĝis Bechyně. Laŭ la blua marko poste al Stádlec aŭ ĝis Dobřejice kaj Malšice.

Referencoj redakti

  1. Ora monero Kultura memorigaĵo La ĉenponto en Stádlec 2008 Arkivigite je 2008-04-30 per la retarkivo Wayback Machine, propono de vendo kontraŭ 6885 Kč en ttt Zlaťáky