Municipo Čepí situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo apud rivero Elbo, 9 km sudokcidente de urbo Pardubice, ĉe ŝoseo inter Staré Čívice kaj Heřmanův Městec. Vivas ĉi tie 476 loĝantoj (2023).

Čepí
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Čepí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Pardubice
Historia regiono Bohemio
Rivero Dubanka
Situo Čepí
 - alteco 247 m s. m.
 - koordinatoj 49° 59′ 15″ N 15° 42′ 57″ O / 49.98750 °N, 15.71583 °O / 49.98750; 15.71583 (mapo)
Areo 2,48 km² (248 ha)
Loĝantaro 476 (2023)
Denseco 191,94 loĝ./km²
Unua skribmencio 1375
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 32
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 574864
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Čepí
Retpaĝo: www.cepi.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La unua skriba mencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1375 kaj koncernas tiaman posedanton de ĝi Ješek el Čepí. Komence de la 16-a jarcento Zdislav el Dobřenice la vilaĝon vendis al la komunumo de ministoj el Kutná Hora. Ties havaĵo ĝi estis ĝis la jaro 1694, kiam oni aĉetis ĝin al kamera senjorejo Pardubice.

Ĉirkaŭaĵo de Čepí estas signifa arĥeologia trovejo. En la jaro 1881 estis ĉi tie trovita bronza trezoro el la 9-a ĝis la 7-a jarcento a.K. La trovaĵo konsistis el du bronzaj agrafoj, 29 bronzaj braceletoj kaj fragmentoj de pluaj ornamaĵoj. Plua bronza trezoro estis ĉi tie malkovrita en la jaro 1884. En ĝi estis 8 spiralaĵoj, volvita fingroringo kaj 4 fragmentoj de aliaj ornamaĵoj. Tiu ĉi trezoro devenas el tempo de la luzacia kulturo de la 12-a ĝis 9-a jarcentoj a.K. Oni supozas, ke ie proksime estis ĝis nun nemalkovrita prahistoria setlejo.

Praktika informo redakti

El Pardubice la vilaĝo estas atingebla per urba buso n-ro 24 (rigardu http://www.dpmp.cz/?rady=24&send=Vybrat )

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj redakti