Čerchov (germane Schwarzkopf) estas monto en sudokcidenta Bohemio, kun supermara alteco 1042 m ĝi estas la plej alta punkto de Haltravská hornatina, de la tuta Bohemia arbaro kaj distrikto Domažlice. Ĝi elstaras netutaj 2 km de la germana limo proksimume 12 km sudokcidente de Domažlice, sur trilanda punkto de katastroj de municipoj Česká Kubice, Pec kaj Chodov. Mezproksima pojara temperaturo de aero sur Čerchov faras 4,2 °C, mezproksima pojara sumo de precipitaĵoj 1168 mm.

Čerchov
germane: Schwarzkopf
Monto
Soldata turo kaj Belvedero de Kurz sur la monto
Oficiala nomo: Čerchov
Lando  Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Domažlice
Historia regiono Bohemio
Montaro Bohemia arbaro
Konstruaĵo Belvedero de Kurz
Situo Čerchov
 - alteco 1 042 m s. m.
 - koordinatoj 49° 22′ 59″ N 12° 47′ 02″ O / 49.38306 °N, 12.78389 °O / 49.38306; 12.78389 (mapo)
Geologia konsisto gnejso
Plantaro Piceo
Animalaro
Plej facila aliro Česká Kubice
Capartice
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Čerchov
Portalo pri Ĉeĥio
Plej alta monto de Bohemia arbaro

Konstruaĵoj sur la monto redakti

Sur la monto situas soldata betona turo alta pli ol 30 metroj kaj ŝtona Belvedero de Kurz el la jaro 1905, alta 24 metrů, kun bonega belvido (dum idealaj kondiĉoj preskaŭ ĝis Alpoj).

Aliro redakti

Ĝis la jaro 1990 la aliro estis neebla, la soldataj objektoj sur la monto estis severe sekretaj. Ĝi estis airebla nur tra parcelo de soldata formacio. Dum la milito la objektojn sur Čerchov uzis germana armeo kiel gvatejon.

Nuntempe la aliro estas facila el disvojiĝo Pod Čerchovem, kien eblas veni sur ruĝa marko   el Česká Kubice (6 km) kaj Capartice (4 km) aŭ sur blua marko   el Černá Řeka (3 km). De la disvojiĝo kondukas verda marko   supren al sudo ĝis montpasejo inter Čerchov kaj Skalka. Al la montopinto de Čerchov kondukas de Česká studánka la tn. Vojo de Han. Ŝtonaj ŝtupoj kaj reguligta tereno de tiu ĉi vojo volvanta sin intter roketoj estas ĝis nun videbla. Nordoriente de la montopinto fontas reguligita fonto de puto de Emerich.

Faŭno kaj flaŭro redakti

Nuntempa konsisto de arbara kreskaĵaro estas superiganta lignaĵo piceo.

La konservitaj arbaroj sur deklivoj de la monto estas protektataj kiel nacia naturrezervejo Čerchovské hvozdy.

Inter daŭran konsiston de animaloj apartenas ruĝa cervo, damao, kapreolo, apro, leporo, kuniklo, marteso kaj aliaj. Al la plej kutimaj rabobirdoj apartenas komuna buteo, turfalko.

Pluaj fotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti