Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: PEC

Pec estas municipo en sudokcidenta parto de distrikto Domažlice en Ĉeĥio, pentrinde metita sub monto Čerchov (la plej alta pinto de Bohemia Arbaro), sur kiu troviĝas Belvedero de Kurz. La vilaĝo, el tri flankoj ĉirkaŭita de arbaroj, estas malproksima 7 km sudokcidente de Domažlice kaj 9 km norde de limpasejo Folmava (ĝis Germanio). Vivas ĉi tie 222 loĝantoj (2023).

Pec
germane Hochofen
municipo
Vido al Pec de piedvojo al Babylon
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Pec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Domažlice
Administra municipo Domažlice
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Ĥodio
Montaro Bohemia arbaro, Subbohem. montetaro
Situo Pec
 - alteco 507 m s. m.
 - koordinatoj 49° 23′ 54″ N 12° 49′ 52″ O / 49.39833 °N, 12.83111 °O / 49.39833; 12.83111 (mapo)
Areo 7,95 km² (795 ha)
Loĝantaro 222 (2023)
Denseco 27,92 loĝ./km²
Unua skribmencio 1652
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 345 33
NUTS 3 CZ032
NUTS 4 CZ0321
NUTS 5 CZ0321 554090
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Pec
Retpaĝo: www.pec.jz.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Konstruaĵo de vendejo de nutraĵoj kaj gastejo
Domoj en suba parto de Pec.
Fiŝlago Mlýneček apud Pec.
Borderita domo apud ĉefŝoseo en Pec.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Babylon, Újezd, Chodov kaj Česká Kubice.

Historio de la municipo redakti

Municipo Pec estas relative de maljuna dato - la unua skribmencio pri ĝi devenas el la jaro 1652 en konekso kun konstruaĵo de fornoj kaj metalurgiaj fornoj por prilaborado de fererco. Ĉirkaŭ la jaro 1805 tiu ĉi metalurgia uzino pereis kaj estis anstataŭigita per vitrofarista forno. En la 19-a jarcento loka loĝantaro okupiĝis precipe per lignohakado kaj produktado de ilaro kaj ŝuaro. En la jaro 1869 vivis en Pec 545 homoj, en la jaro 1910 poste 626. Dum la 1-a respubliko nombro de la loĝantoj malaltiĝis al 460 (1930) kaj Pec fariĝis ŝatata turisma somerrestadejo en Bohemia Arbaro. Post la dua mondmilito okazis forŝovo de tieaj germanoj, sed tiuj ne kreis plimulton de la loĝantoj de la municipo. Ĝis la jaro 1991 Pec estis alterne municipo de municipoj ChodovTrhanov.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869545
1880520
1890513
1900554
1910626
1921622
JaroLoĝantoj
1930460
1950388
1961380
1970341
1980259
1991224
JaroLoĝantoj
2001242
2014232
2016233
2017226
2018230
2019237
JaroLoĝantoj
2020232
2021217
2022221
2023222