Trhanov estas municipo en Ĉeĥio, troviĝanta en distrikto Domažlice, en Regiono Plzeň. Ĝi troviĝas en cismontaro Bohemia arbaro sub monto Hrádek (585 m). Ĝi situas proksimume 7 km okcidente de Domažlice, 3 km sude de Klenčí pod Čerchovem kaj proksimume 11 km oriente de ĉeĥa-germana limpasejo Lísková/Waldmünchen. La municipo okcidente konstrue unuiĝas kun la najbara municipo Chodov. Konsisto de la municipo estas ankaŭ vilaĝo Pila. Vivas ĉi tie 542 loĝantoj (2023).

Trhanov
municipo
Baroka kastelo en Trhanov, la antaŭa sidejo de Lamingeridoj
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Trhanov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Domažlice
Administra municipo Domažlice
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Ĥodio
Montaro Subbohem. montetaro
Situo Trhanov
 - alteco 456 m s. m.
 - koordinatoj 49° 25′ 13″ N 12° 50′ 44″ O / 49.42028 °N, 12.84556 °O / 49.42028; 12.84556 (mapo)
Katastro 13,84 km² (1 384 ha) Trhanov
Loĝantaro 542 (2023)
Denseco 39,16 loĝ./km²
Unua skribmencio 1621
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 345 33
NUTS 3 CZ032
NUTS 4 CZ0321
NUTS 5 CZ0321 554359
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Trhanov
Retpaĝo: www.trhanov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Újezd, Klenčí pod Čerchovem, Chodov kaj Draženov.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1621. En la jaroj 16761677 ĉi tie lasis tiama posedanto de la senjorujo Wolf Maxmilián Laminger el Albenreuth (alie nomata Lomikar) konstrui sian sidejon – barokan kastelon. Tiu pli poste fariĝis simbolo de subpremo de ĥodia popolo, kiu kulminis la 28-an de novembro 1695 en Plzeň per ekzekuto de ĥodia gvidanto Jan Sladký Kozina. Lomikar je unu jaro pli poste en tiu ĉi kastelo mortis, al kio ligas konata ĥodia mito pri tio, ke "ĝis unu jaro kaj unu tago" venos por li spirito de Kozina, por ke ĝi forkonduku lin al "dia ĵuĝo". La kastelo en Trhanov estis lastfoje alikonstruita post incendio en la jaro 1810.

En la jaro 1910 estis plilongigita fervojlinio el Tachov ĝis Domažlice kaj Trhanov tiel akiris fervojan komunikon. Post la unua mondmilito okazis evoluo de industrio, kiu daŭrigis eĉ dum komunismo. Pro tio estis tiam konstruita granda nombro de novaj loĝejdomoj, dank' al kiujn en la 1970-aj jaroj Trhanov konstrue unuiĝis kun la najbara Chodov. Sed ambaŭ municipoj ĝis nun konserviĝis memstarecon.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869599
1880548
1890516
1900576
1910534
1921672
JaroLoĝantoj
1930465
1950466
1961451
1970521
1980591
1991500
JaroLoĝantoj
2001544
2014551
2016539
2017537
2018541
2019541
JaroLoĝantoj
2020535
2021537
2022541
2023542

Partoj de municipo redakti

Memorindaĵoj redakti

Signifaj civitanoj redakti

Pluaj fotoj redakti