Čertova hora
Čertova hora (germane Teufelsberg, esperante Monto de Diablo) estas monto en okcidenta Gigantmontaro, karakteriza dominaĵo sude super urbo Harrachov. La montopinto estas el urbocentro per aerlinio malproksimigita ĉirkaŭ 1,5 km, ĉe limo de Gigantmontara nacia parko kaj ties ŝirma zono.
Čertova hora | |
esperante: Monto de Diablo, germane: Teufelsberg | |
Monto | |
Čertova hora el Harrachov
| |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Liberec |
Distrikto | Jablonec nad Nisou |
Historia regiono | Bohemio |
Parto de | Gigantmontaro |
Montaro | Sudetoj |
Najbaras kun | KRNAP |
Skisaltejoj | Čerťák |
Situo | Čertova hora |
- alteco | 1 021 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 45′ 39″ N 15° 25′ 48″ O / 50.76083 °N, 15.43000 °O (mapo) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Situo enkadre de montaro Sudetoj
| |
Vikimedia Komunejo: Čerťák | |
Portalo pri Geografio |
Preskaŭ sur ĉiuj deklivoj de la monto estas la deklivoj abruptaj kun karakteriza superiĝo. Sole suudoriente troviĝas pli malprofuunda selo kun supermara alteco proksimume 965 metroj. Čertova hora estas deakvigata per maldekstraj pli malgrandaj alfluantoj de sude fluanta rivero Jizera kaj de norde fluanta Mumlava, kiu estas ankaŭ alfluanto de Jizera. La tuta monto estas preskaŭ konekse surkreskinta plejparte de picea arbaro, la tuteco de la arbaro estas rompita nur de la deglitejoj.
Skiista centro
redaktiVintraj sportoj komencis en Harrachov praktikiĝi post tio, kiam grafo Jan Harrach alveturigis en Bohemion la unuajn skiojn (en la 19-a jarcento). En la jaro 1908 estis fondita "Societo de vintraj sportoj". La unuaj skisaltejoj, kiuj Harrachov tiom famigis, estiĝis en la jaro 1920. En la jaro 1923 okazis en Harrachov la unuaj internaciaj skiistaj konkursoj., en kiuj paertoprenis la plej bonaj skiistoj el multaj landoj de Eŭropo, kaj eĉ el Usono. Ekde la jaro 1954 Internaciaj skiistaj konkursoj okazas jam pli regule. En la jaro 1980 la skisalteja kaj la skikura areoj estis rekonstruitaj, dum kio estis konstruita la plej alta skisaltejo – mamuta saltejo K-185 por flugoj sur skioj. Pluaj saltejoj estas K-125, K-90, K-70 kaj K-40.
Alirebleco
redaktiLa plej simpla vojo al la montopinto estas suprenveturo per telfero el Harrachov, el kiu kondukas ankaŭ verde markita turisma vojo, al kiu proksimume 400 metroj okcidente de la montopinto ligas blua marko . El mala flanko kondukas al pinto blua marko de Dvoračky.
Rilataj artikoloj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Čertova hora en Vikimedia Komunejo
- Loka ŝablono ligas al alia kategorio en Komunejo ol alvicigita datumero de Vikidatumoj:
- Loka ligilo: Čerťák
- Wikidata: Čertova hora
- Loka ŝablono ligas al alia kategorio en Komunejo ol alvicigita datumero de Vikidatumoj:
- Čertova hora en Tisicovky.cz
- Skiareo Čertova hora
- Urbo Harrachov