Červená hora (Hrubý Jeseník)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Červená hora

Červená hora (1337 m) (esperante: Ruĝa monto) estas monto en parto de montaro Hrubý Jeseník. Ĝi situas sur turisma vojo el montoselo Červenohorské sedlo (esperante: Ruĝmonta selo) sur montoj Vozka, Keprník kaj Šerák ĝis montoselo Ramzovské sedlo. Sub la montopinto estas fonto de Vřesová studánka, antaŭe ĉi tie situis kapeleto de Mater Dolorosa kaj turista kabano. Sur la pinto estas malgranda herboriĉa ekosistemo kaj rokaĵoj kun riĉa floro.

Červená hora
esperante: Ruĝa monto
monto
Pinto de monto Červená hora
Oficiala nomo: Červená hora
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regionoj Moraviasilezia regiono, Regiono Olomouc
Distriktoj Distrikto Jeseník, Distrikto Šumperk
Historiaj regionoj Moravio, Ĉeĥa Silezio
Montaro Hrubý Jeseník
Konata loko Vřesová studánka
Situo Červená hora
 - alteco 1 337 m s. m.
 - koordinatoj 50° 08′ 39″ N 17° 08′ 10″ O / 50.14417 °N, 17.13611 °O / 50.14417; 17.13611 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Sudetoj
Situo enkadre de Sudetoj
Situo enkadre de Sudetoj
Vikimedia Komunejo: Červená hora (Hrubý Jeseník)
Portalo pri Ĉeĥio

Alveno redakti

Monto Červená hora estas alirebla simbole sur ruĝa   montodorsa vojo el Červenohorské sedlo, el kiu deflankiĝas montodorsa flava   marko. Tiu transiras la pintan parton revenante al la ruĝa marko reen ĉe disvojiĝo Sedlo psub Vřesová studánka. La pinto estas malproksima 3 km de Červenohorské sedlo direkte al nordnordoriento. El la mala flanko Červená hora estas alirebla de 5 km malproksima Keprník.

Pinto de monto Červená hory kun frostaj ŝtonoj