Vozka (Hrubý Jeseník)

Vozka (1377 m), (esperante: Koĉero) estas monto en Ĉeĥio. Kun supermara alteco 1377  m s. m. temas pri la oka plej alta monto de montaro Hrubý Jeseník kaj la dua plej alta en ties subtutaĵo, montetaro Keprnická hornatina.

Vozka
esperante: Koĉero
monto
Vido al montopinto de Vozka el monto Červená hora
Oficiala nomo: Vozka
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Šumperk
Historia regiono Silezio
Montaro Hrubý Jeseník
Akvejo Moravo
Situo Vozka
 - alteco 1 377 m s. m.
 - koordinatoj 50° 09′ 11″ N 17° 06′ 30″ O / 50.15306 °N, 17.10833 °O / 50.15306; 17.10833 (mapo)
Plej facila aliro el Branná
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Sudetoj
Situo enkadre de Sudetoj
Situo enkadre de Sudetoj
Vikimedia Komunejo: Vozka (Hrubý Jeseník)
Portalo pri Ĉeĥio
Skistaj rokoj sur pinto de Vozka

Geologio redakti

Superantaj mineraloj estas gnejsoj kaj skistoj. Turisme kaj nature interesaj estas 7 m altaj skistaj atestrokoj sur la pinto, en kiuj troviĝas abundaj kreskitaĵoj de mineralo staŭrolito.

Akvaro redakti

Vozka troviĝas sur sudokcidenta flanko de la ĉefa jesenika montodorso, iliaj deklivoj estas deakvigataj de riveroj Hučivá Desná, Žlební potok kaj Hučavá ĝis Moravo.

Protekto de la naturo redakti

Vozka estas parto de PPR Jeseníky kaj NNR Šerák-Keprník.

La pinto de Vozka estas kovrita de maldensa picearo, en altecoj 1310–1340 m troviĝas torfejo.

Turismo redakti

Alveno al la pinto estas el la ĉefa montodorso sur   flava marko el Trojmezí aŭ   verda el selo Pod Vřesovkou el valo kiel sur la flava aŭ verda markoj el Branná.

De sur la pintaj rokoj estas ronda belvido tra la tuta Hrubý Jeseník, dum bona videbleco eblas ekvidi eĉ Karkonoŝon, BeskidojnTatrojn.

Mito redakti

Laŭ mito la estiĝon de la pintaj rokoj oni klarigas tiel, ke tra ĉi tiea torfejo estis veturanta koĉero kun ŝarĝo de pano; sed li enfalis en la torfejon kaj por ke li elveturu el la torfejo, li submetis radojn per panoj. Pro tio trafis lin puno kaj sur la pinto de monto li ŝtoniĝis eĉ kun sia veturilo.

Rilataj temoj redakti