Červený Potok
Červený Potok (germane Rothfloss) estas malgranda vilaĝo en Ĉeĥio apud ŝoseo II/312 inter urboj Králíky kaj Hanušovice, administre parto de urbo Králíky. Al la 1-a de januaro 2005 ĉi tie estis 47 domoj kaj vivis ĉi tie 76 loĝantoj (2021). Al teritorio de Červený Potok apartenas ankaŭ domaro Horní Hedeč.
Červený Potok | |
germane Rothfloss | |
vilaĝo | |
Preĝejo en Červený Potok
| |
Oficiala nomo: Červený Potok | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Pardubice |
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí |
Administra municipo | Králíky |
Historiaj regionoj | Bohemio, Moravio |
Montaro | Hanuŝovica montetaro |
Fuorto | K S-5 "U potoka" |
Domoj | 46 |
Rivero | Moravo |
Situo | Červený Potok |
- koordinatoj | 50° 06′ 02″ N 16° 47′ 55″ O / 50.10056 °N, 16.79861 °O (mapo) |
Katastro | 5,05 km² (505 ha) Červený Potok |
Loĝantaro | 76 (2021) |
Denseco | 15,05 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1577 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 561 69 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Červený Potok | |
Portalo pri Ĉeĥio |
En teritorio de Červený Potok estas samnomata fervoja stacio (pinta stacio de la fervojo Dolní Lipka - Hanušovice), ŝosea deflankejo ĝis proksima turisma centro Dolní Morava.
Historio redakti
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1577. Dum lasta kompleksa grunda reguligo la limo de vilaĝo transŝoviĝis sur fluo de rivero Moravo el mezo de riverfluo al ties dekstra flanko, en la plej norda sektoro de tiu ĉi limo okazis en la pasinteco al malgranda ŝovo de la riverfluo direkte al moravia teritorio, al kio ĉi tie rilate al la supre menciita grunda reguligo akomodiĝis ankaŭ la nova limo, do nu tempe la vilaĝo ete trafas eĉ al Moravio.
Loĝantaro redakti
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 404 |
1880 | 420 |
1890 | 400 |
1900 | 337 |
1910 | 294 |
1921 | 296 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 288 |
1950 | 139 |
1961 | 137 |
1970 | 211 |
1980 | 152 |
1991 | 104 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 105 |
2011 | 85 |
2021 | 76 |
Memorindaĵoj redakti
- Preĝejo de Vizito de Virgulino Maria - baroka preĝejo el la 18-a jarcento, alikonstruita post incendio en la jaro 1787.
- Kolono kun statuo de Immaculata - ĝi devenas el fino de la 19-a jarcento.
- infanteriaj fuortoj de la ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj, konstruitaj ĉi tie en la jaroj 1936-1938. La plej konataj el ili estas objektoj U Nádraží, Utržený kaj U Potoka.
Vidu ankaŭ redakti
- Veselka (Hanuŝovica montetaro) - monto kun izolita artileria gvatturo K-S 12b "Utržený"
Pluaj fotoj redakti
-
Vido al la vilaĝo kun la preĝejo elde infanteria fuorto K S-5 "U potoka"
-
Infanteria fuorto K S-5 "U potoka" de sudo