Veselka (Hanuŝovica montetaro)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Veselka

Veselka (germane: Lustberg) estas monto en Ĉeĥio situanta sur nordokcidenta rando de montaro Hanuŝovica montetaro[1]. Tra la norda direkto ligas al ĝi masivo de Králický Sněžník.

Veselka
germane: Lustberg
monto
Vido el Veselka al montaro Králický Sněžník
Oficiala nomo: Veselka
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Historia regiono Bohemio
Parto de Hanuŝovica montetaro
Riveroj Tichá Orlice, Moravo
Situo Veselka
 - alteco 718 m s. m.
 - koordinatoj 50° 05′ 42″ N 16° 47′ 17″ O / 50.09500 °N, 16.78806 °O / 50.09500; 16.78806 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo de monto enkadre de Ĉeĥio
Situo de monto enkadre de Ĉeĥio
Situo de monto enkadre de Ĉeĥio
Portalo pri Geografio

Situo redakti

Veselka troviĝas en Hanuŝovica montetaro proksimume 4,5 km norde de la plej alta monto Jeřáb kaj 2 km nordoriente de urbo Králíky.

Akvaro redakti

La orienta deklivo de Veselka estas deakvigata de rivero Moravo, la nordokcidenta de rojo Lipkovský potok kaj la sudokcidenta de rojo Králický potok. Ambaŭ menciitaj rojoj estaas la dekstraj alfluantoj de rivero Tichá Orlice. Ĝi troviĝas do sur ĉefa eŭropa disakvejo de Norda kaj Nigra Maro.

Vegetaĵaro redakti

Sur la deklivoj de Veselky troviĝas kampoj, herbejoj kaj malgrandaj miksitaj arbaretoj.

Turismo redakti

De la rando de la arbaro sur la nordokcidenta montetpiedo de Veselka kondukas de ŝoseo II/312 memhelpe markita alirvojo al artileria gvatejo sur la monto.

Signifaj konstruaĵoj redakti

Sur la monto de Veselka troviĝas artileria gvatejo - la izolita artileria gvatejo K-S 12b "Utržený", apartenanta al artileria fuortaro Hůrka. Ĝi estis konstruita enkadre de ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj antaŭ la dua mondmilito kontraŭ Germanio. La gvatejo estas trafikata kiel muzeo[2].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Veselka sur Mapy.cz
  2. Paĝaro de la muzeo. Arkivita el la originalo je 2021-05-11. Alirita 2021-12-26.