Výšina (Hanuŝovica montetaro)

Výšina (pli malnova nomo Horka, germane Berghöhe) estas montopinto en Ĉeĥio situanta en nordokcidenta rando de montaro Hanuŝovica montetaro[1].

Výšina
(Horka)
germane: Berghöhe
monto
Výšina de ŝoseo Králíky - Prostřední Lipka kun kontraŭtanka baraĵo sur dekstra alo de la infanteria fuorto K-S 14 U cihelny
Oficiala nomo: Výšina
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Historia regiono Bohemio
Parto de Hanuŝovica montetaro
Konstruaĵo Hůrka fuortaro
Rivero Tichá Orlice
Situo Výšina
 - alteco 666 m s. m.
 - koordinatoj 50° 05′ 43″ N 16° 46′ 08″ O / 50.09528 °N, 16.76889 °O / 50.09528; 16.76889 (mapo)
Geologia konsisto gnejso
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo de monto enkadre de Ĉeĥio
Situo de monto enkadre de Ĉeĥio
Situo de monto enkadre de Ĉeĥio
Portalo pri Geografio

Geomorfologia envicigo redakti

Montopinto Výšina troviĝas en geomorfologia tutaĵo Hanuŝovica montetaro, subtutaĵo Branena montetaro.

Situo redakti

Výšina troviĝas en Hanuŝovica montetaro proksimume 5,5 km nordokcidente de la plej alta monto Jeřáb kaj proksimume 1 km norde de urbo Králíky. Výšina estas lasta montopinto en la nordokcidenta terangulo de la montetaro. Tra la norda direkto ligas al ĝi masivo de Králický Sněžník, tra la okcidenta kaj la suda Valkaldrono Kladsko.

Signifaj konstruaĵoj redakti

Sur la deklivoj de Výšina troviĝas unuopaj objektoj de artileria fuortaro Hůrka, kiu estis nomita laŭ ĝia pli malnova nomo. La subtera sistemo de la fuortaro troviĝas en la interno de la monteto, objekto de artileria turo K-S 12 rekte sur nivellinio. La fuortaro estis konstruita enkadre de ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj antaŭ la dua mondmilito kontraŭ Germanio. Ĝi estas trafikata kiel muzeo.

Objektoj de la fuortaro sur la monteto redakti

Akvaro redakti

Výšina estas deakvigata de dekstraj alfluantoj de Tichá Orlice. El nordo de rojo Lipkovský potok kaj el sudo Králický potok. Ĝia sennoma dekstra alfluanto elfontas en la suda deklivo de la monteto proksime de la enireja objekto de fuortaro Hůrka. La elfonto estas fakte elkonduko de la fuortara kanalizo. Senpere sub ĝi troviĝas negranda fiŝlago, laŭ kiu la enireja objekto de la fuortaro portas kaŝnomon U rybníčku (Ĉe fiŝlageto).

Vegetaĵo redakti

Sur la montopinto de Výšina troviĝas herbejo borderita de negrandaj miksitaj arbaretoj. Sur la deklivoj triviĝas kampoj.

Turismo redakti

La supra parto estas alirebligita helpe de Instrupado de armea historio Králíky. En tis kadro ĉin tie estis konstruitaj kelke da informtabuuloj dediĉantaj sin al la ĉeĥoslovakaj fortikaĵoj. Sub la okcidenta deklivo kondukas sur ŝoseo Králíky – Prostřední Lipka ruĝa   turisma marko Králíky – monto Králický Sněžník.

Vidu ankaŭ redakti

  • Veselka - najbara monteto kun artileria gvatejo apartenanta al la fuortaro Hůrka

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti