Črenšovci (hungare Cserföld) estas vilaĝo kaj samtempe municipo en Slovenio. Administre apartenas al Črenšovci ankoraŭ la jenaj ok vilaĝoj: Turnišče, Odranci, Trnje, Žižki, Srednja Bistrica, Dolnja Bistrica kaj Gornja Bistrica.

Črenšovci
hungare: Cserföld
municipo
Lando  Slovenio
Statistika regiono Pomurska
Historia regiono Prekmurje
Supermara alteco 170 m s. m.
Areo 10 km² (1 000 ha)
Loĝantaro 1 180
Unua mencio 1379
Poŝtkodo 9232
Aŭtokodo MS
Situo de Črenšovci en Slovenio
Situo de Črenšovci en Slovenio
Situo de Črenšovci en Slovenio
Vikimedia Komunejo: Črenšovci
Panoramo de Črenšovci

Situo redakti

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo Murska Sobota-Lendava.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1379 en formo "Chremsoutch". En la 19-a jarcento la hungara loknomo estis Cserencsóc [ĈErenĉoc], poste pro la hungariga politiko oni uzis la pli hungarecan formon Cserföld. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al deperatemento Zala, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, kiu ŝanĝis sian nomon al Jugoslavio. Inter 1941 kaj 1945 Cserföld denove apartenis al Hungario, fine ekde 1991 al Slovenio.

Vidindaĵoj redakti

  • romkatolika novromanika preĝejo omaĝe al Sankta Kruco de 1860
  • ruinoj de fortikaĵo

Famuloj redakti