Odranci
vilaĝo en Slovenio
Odranci, hungare Adorjánfalva estas vilaĝo kaj samtempe municipo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika subregiono Pomurska. Administre neniu alia loko apartenas al Odranci. La hungara historia nomo estis Adriánc.
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo Murska Sobota-Lendava.
Historio redakti
Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Lendva, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj. Inter 1941-1945 Adorjánfalva denove apartenis al Hungario, fine ekde 1991 al Slovenio.
Vidindaĵo redakti
- impona preĝejo