Ĝŭangoj

(Alidirektita el Ĝuanga popolo)
ĝuanga lingvobudhismoTaoismo • Mo

La ĝŭangoj[1][2]zhuang-oj[3] (ĝŭange: Bouxcuengh (IPA: [pou˦˨ ɕueŋ˧]); taje: ผู้จ้วง (IPA: [pʰúː tɕuâŋ]); ĉine: 壮族; pinjine: Zhuàngzú) estas etna grupo kiu loĝas plejparte en la aŭtonoma regiono de Gŭangŝjio de la Ĉina Popola Respubliko. La ĝŭangoj estas la dua plej granda (post la hanoj) de la 56 nacimalplimultoj oficiale agnoskata de la registaro de la ĈPR. (Vidu: Etnoj en Ĉinio)

Ĝŭangoj
壮族
Bouxcuengh
etno • Ethnic minorities in China
Tai peoples
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
 Ĉinio
Lingvo(j)
Ĝŭanga lingvo, kantona lingvo, ka.
Religio
budhismo, kristanismo, animismo, ka.
Parencoj
tajoj, nungoj, bujioj
vdr

Historio redakti

La ĝŭangoj estas parto de la grupo de kradaja-parolantaj popoloj kiu okupis suda Ĉinio kaj Hindoĉinio ekde prahistorio. Por multo de sia historio, la ĝŭangoj estis flankenpuŝita de pli potencaj najbaroj kiaj la hanoj kaj la enmigrintaj jaŭoj, kiuj estis ofte batalemaj kaj malamikaj al la ĝŭangoj. Multfoje, la hanoj defendis la ĝŭangojn kontraŭ iliaj jaŭaj malamikoj.

Post la establo de la popola respubliko, Ĉinio iniciatis sovet-stilan etnan politikon, en kiu la provinco de Gŭangŝjio estis transformita al aŭtonoma regiono specife por la ĝŭangoj.

Lingvo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĝŭanga lingvo.

La ĝŭangoj parolas la ĝŭangan lingvon, kiu estis skribita dum la plejparto de sia historio en iomete ŝanĝita formo de ĉina skribo, kvankam estas hodiaŭ oficiale skribita per la latina alfabeto.

Religio redakti

 
ĝŭangaj virinoj kun siaj vestoj, Provinco Junano.

La plejparto de ĝŭangoj praktikas ŝamanismo, kvankam iuj estas budhistojtaoistoj.

Referencoj redakti

  1. Cho Chao-ming Praktika Esperanto–Ĉina Vortaro[rompita ligilo] Malneta Versio
  2. Esperanta-ĉina vortaro. Pekino, 1986.
  3. Kanto-festa Kulturo de Zhuang-oj Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine Ĉina Radio Internacia

Vidu ankaŭ redakti