Ĝuna, vera nomo Evgeniya Juvashevna Davitashvili, ruse: ; n. la 22-an de julio 1949 en Urmija; m. 8 junio 2015 en Moskvo) estis irandevena rusa astrologo spirita resaniganto kiu praktikis bioenergetikan masaĝon kiu estas senkontakta masaĝo[1].

Ĝuna
Persona informo
Naskonomo Евгения Ювашевна Сардис
Naskiĝo 22-an de julio 1949 (1949-07-22)
en Urmiya
Morto 8-an de junio 2015 (2015-06-08) (65-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Vagankovo-tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusio
Familio
Edz(in)o Igor Matvienko
Okupo
Okupo masaĝisto • astrologo • parapsikologo • poeto • verkisto • folklora kuracisto
TTT
Retejo http://djuna.ru/
vdr

Ŝi baldaŭ akiris reputacion kiel "mirakla resaniganto" inter politikistoj kaj famuloj. Leonid Breĵnev kaj Eduard Ŝevardnadze estis inter la homoj kiuj uzis ŝiajn servojn en la 1980-aj jaroj, same kiel artistoj kiel ekzemple la muzikisto Vladimir Visotskij[2]. Ŝi estis komparata al Rasputin. En la rusa gazetaro eĉ estis mencio ke ŝi inventis tn. biokorektilon, aparato kiu imitintus radiadon de ŝiaj manoj kaj kiu normaligintus energetikan staton ĉe la pacientoj, influante pozitive ĉiujn organismajn funkciojn[1]. Ŝi asertis, ke ŝi povas trakti kanceron, resanigi diversajn organojn kaj plilongigi la vivon preter la 100-jara "limo"[1].

Ŝi studis dum du jaroj ĉe la Filma kaj Televida Kolegio en Rostov-na-Donu[3]. Ekde 1980 ŝi vivis kaj laboris en Moskvo kaj post 1990 ŝi fariĝis vera amaskomunikila stelo.

En 1990 ŝi fondis la "Akademion por Alternativaj Sciencoj" kaj aperis en televido.

Publikaĵoj redakti

Jen kelkaj de ŝiaj publikaĵoj:

  • (1988). Mi aŭskultas miajn manojn. Moskvo: Физкултура и спорт.
  • (1989). Poezio kaj pentroarto - Miniaturlibro. Приложение к журнал «Полиграфия» n-ro 3.
  • (1989). Senkontakta masaĝo. Profilaksa metodo, Moskvo: Физкултура и спорт.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 (eo) Ĝuna: mi revas longigi la vivon - Sensacio en medicino. revuo Scienco kaj Kulturo, Eŭropa Jura Universitato JUSTO, n-ro 1, januaro-februaro 1997,paĝoj 13-14
  2. (de) Friedrich Schmidt, Wunderheilerin des Kremls ist gestorben, Frankfurter Algemeine Zeitung, la 9-an de junio 2015.
  3. (ru) Ростовский-на-Дону Техникум Кино и Телевидения — Россия — Ростов-на-Дону — Джуна Давиташви