Ĥarasaveja minejo

Ĥarasaveja minejo estas la gasokondensata minejo kiu situas en Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto (Tjumena provinco, Rusio), en la nord-okcidenta parto de duoninsulo Jamalo, 480 km norde de la urbo Saleĥardo, kaj estas parto de la Okcidentsiberia naftogasa provinco. Ĝi estis malkovrita en 1974 kaj ekspluatata ekde 1975.

Ĥarasaveja minejo
ruse Харасавейское месторождение
Situo: Jamalo-Neneca aŭtonoma distrikto (Tjumena provinco, Rusio)
Geografia situo 71° 0′ 0″ N, 67° 0′ 0″ O (mapo)7167Koordinatoj: 71° 0′ 0″ N, 67° 0′ 0″ O (mapo)
Tipo: gasokondensata minejo
Parto de: Okcidentsiberia naftogasa provinco
Malkovro: 1974
Ekspluatado: ekde 1975
Statuso: ekspluatata
Kapacito: 1259 miliardoj da kubaj metroj (2002)
Elminigado suma: 1 miliardo da kubaj metroj (2002)
Ekspluatanto: Gazprom dobiĉa Nadim
Information icon.svg
vdr

GeologioRedakti

La minejo estas ligita al la norda finaĵo de la Nurmina megamuro. Sude ĝi juntas al la Kruzenŝterna minejo, nord-okcidente ĝi profundiĝas en akvarion de la Karaa maro. Ĝi estas formita de kenozoikaj, kretaceaj kaj ĵurasiaj sedimentaĵoj, kune dikaj 5-7 km. Laŭ tegmento de cenomanianaj sedimentaĵoj de supra kretaceo la minejo estas granda antiklinala faldo, grandeco 58 x 16 km, amplitudo 110 m.

Tergaso troviĝas en la grejso-aleŭrolitaj kretaceaj sedimentaĵoj de cenomaniano, albiano, aptiano, novkomo, meze kaj malsupra ĵurasio. Je la fundo 718-3335 m estas trovitaj 22 kuŝejoj, inkluzive 5 gasajn kaj 17 gasokondensatajn.

La cenomanianaj sedimentaĵoj kuŝas je la fundo 718-801 m. Ilia gasosaturita dikeco estas 35,7 m. Poreco de la kolektujoj 31,5%. Gasosatureco 0,75. La komenca tavolpremo 8,95 MPa. Oni elminigis en 2002 ĝis 522 mil m³ diurne. Gasakva kontakto estas registrita je la absoluta marko de -787 ĝis -791 m. La gaso estas ĉefe metana (98,6%). Produktohavaj sedimentaĵoj de la supra parto de la tanopĉa tavolaro de turoniano de la supra kretaceo troviĝas je la fundo 1398-1559 m. Gasohava dikeco estas 50,9 m, poreco 25,3%, la komenca tavolpremo 15,5 MPa.

La malsupraj produktohavaj sedimentaĵoj de la sama tavolaro troviĝas je la fundo 1500-2735 m, gasosaturita dikeco estas 3,8 ĝis 17,6 m, poreco 14-23%, la komenca tavolpremo 16-49,7 MPa.

La ĵurasiaj sedimentaĵoj troviĝas je la fundo 3280-3335 m, gasosaturita dikeco estas 2-2,4 m, poreco 15%, gasosatureco 0,7, la komenca tavolpremo 63,3 MPa. Elminigado de gaso en la ĵurasiaj sedimentaĵoj okazas po 800-100 mil m³ diurne. Ju pli funde des pli grandas enhavo de homologoj de metano (kresko de 0,03 ĝis 8%) kaj kondensato (de 2,5 ĝis 203 gramoj/m³). La kuŝejoj estas tavolaj volbaj, masivaj kaj tavolaj. La volbaj kuŝejoj estas litologie ŝirmitaj. Gasakva kontakto estas registrita je la absoluta marko de -790 ĝis -2415 m.

En 2002 la komenca esplorita gaskapacito estis taksita je 1259 miliardoj da kubaj metroj, elminigado sumis je 1 miliardo da kubaj metroj.

LiteraturoRedakti

  • Старосельский, В. И.. [2004] Р. И. Вяхирев: Харасавейское месторождение // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 481. ISBN 5-85270-327-3.