Ĥariton Prokofieviĉ LAPTEV (ruse Харитон Прокофьевич Лаптев; 17001763) estis rusa mararmea oficiro, elstara esploristo de la Arkto. Radiko de lia familia nomo ruse Лапоть' ruse signifas "Bastoŝuo".

Ĥariton Laptev
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1700 (1700-01-01)
en Velikije Luki
Morto 21-an de decembro 1763 (1763-12-21) (63-jaraĝa)
en Velikije Luki
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Naval Guard Academy
Okupo
Okupo esploristo • militisto
vdr
la Lapteva Maro
la Arkta Oceano
Mapon de Tajmiro duoninsulo desegnis Ĥ. Laptev mem en 1742

Li estis naskita en nobela familio en vilaĝo Pokarevo situanta proksime de urbo Velikije Luki (hodiaŭ Pskova provinco de Rusio). Li komencis sian karieron en la Rusa mararmeo kiel kadeto en 1718. En 1734 li partoprenis la sieĝon de Gdansko .

En 1739 - 1742 Ĥariton Laptev gvidis la parton de la Dua Kamĉatka ekspedicio, kiun ankaŭ partoprenis lia kuzo Dmitrij Laptev. Kune kun S. Ĉeljuskin, N. Ĉekin kaj G. Medvedev li priskribis la duoninsulon Tajmiran de la buŝo de la Ĥatanga rivero al la buŝo de la Pjasina rivero kaj malkovris kelkajn insulojn en la areo. Post la ekspedicio, li partoprenis la kreadon de la "Ĝenerala Mapo de la Siberio kaj ĝia marbordo". Tiam li plu militservis en la Balta floto.

Parto de la marbordo de la Duoninsulo Tajmir, kie troviĝas kabo Ĉeljuskin (la plej norda punkto de la Azio - 77° 40′ N) kaj aliaj topografiaj lokoj portas lian nomon. La Lapteva Maro (suda parto de la Arkta Oceano) ankaŭ estas nomita omaĝe al li kaj lia kuzo Dmitrij Laptev. Ilia kontribuo al esplorado de enigma glaciodezerto kaj tundra zono meritis dignan pozicion en historio de Rusio.

Eksteraj ligiloj redakti