Ĉilo

(Alidirektita el Ĥilo)


Atentu: La vorto ĉilo nek estas la nomo de ŝtato en Sudameriko (temas pri Ĉilio) nek la nomo de ĝiaj ŝtatanoj (temas pri ĉilianoj).



ĈiloĥiloLaktosuko (france chyle, de la latina vorto chylus kaj de la antikva greka ĥūlos, suko aŭ limfo) estas lakteca likvaĵo konsistanta el limfo kaj emulsia graso, formiĝanta dum digestado de grasaĵoj. Ĝi ekestas en la maldika intesto dum la digestado de grasaj manĝaĵoj, kaj fortransportiĝas per limfaj kapilaroj. Pro globetoj de graso ensorbita, la limfo elfluanta el la intestaro aspektas laktosimila (tial en iuj lingvoj ĝi nomiĝas "blanka limfo"). La relative malalta premo de la limfaj kapilaroj permesas al relative larĝaj grasacidaj molekuloj difuziĝi en ili, dum la pli alta premo en vejnoj nur permesas la difuziĝon de pli etaj manĝoproduktoj, kiel aminoacidojsukerojn, rekte en la sangon.

Patologio redakti

Ĉila fistulo estas elfluo de limfa likvaĵo el la limfangio, tipe akumuliĝante en la toraka aŭ abdomena kavoj. [1]

Vidu ankaŭ redakti

'Laktosuko

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti