Ĥionidedoj
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Chionis alba | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La Ĥionidedoj (Chionidae) estas birdofamilio en la ordo de la Ĥaradrioformaj (Charadriiformes). Ĝi konsistas el nur unu genro kun du specioj.
NomoRedakti
La latina scienca nomo devenas de la greka χιών, kiu signifas neĝon. La esperanta nomo estas formita el fiktiva genitiva radiko chionid(is), kvankam en la greka la genitivo estas χιόνος.
AspektoRedakti
Ĥionedoj estas birdoj grandaj kiel kolomboj, kun densa varmiga pure blanka plumaro. Inter la antaŭaj piedfingroj ili havas nur malgrandajn naĝmembranojn. Tamen ili bone naĝas, sed ne tro ŝatas. La malantaŭa piedfingro komenciĝas pli supre ol kutime. Kvankam la flugiloj estas nur mallongaj, la birdoj kapablas bone flugi.
VivmanieroRedakti
Ĥionedoj preferas lerte kaj persiste marŝi sur la marbordo kaj serĉi nutraĵon. Sur ilia menuo estas fakte ĉio havebla: etaj fiŝoj kaj aliaj marbestetoj, ovoj kaj idoj de pingvenoj, postnaskaĵoj de fokoj, eĉ ties koto, kiu enhavas ankoraŭ nutrajn substancojn.
GeneradoRedakti
Ili kovas en maldensaj kolonioj. En la nesto kuŝas du ĝis tri ovoj blue kaj grize makulitaj. La kovado daŭras 28 tagojn.
DisvastiĝoRedakti
Ĥionidoj vivas en subantarktaj regionoj: la blanka ĥionido sude de la Atlantiko, la malgranda sude de la Hinda Oceano.
Genro kaj speciojRedakti
- Ĥionido (Chionis)
- Blanka ĥionido (Chionis alba)
- Malgranda ĥionido (Chionis minor)