Ĥoro estas en "helenaj (kaj iufoje modernaj) teatraĵoj, aro da dancantaj kaj kantantaj roluloj, kiuj prezentas la publikan opinion".[1]

Ĥoro de Reĝo Edipo.

Historio redakti

En la teatraĵoj de la Antikva Grekio, la ĥoro (χορός, ĥoros) probable devenas de la ditiramboj kaj de la satirusaj dramoj. Ĝi prezentas la kuntekston kaj resumas la situaciojn por helpi la publikon sekvi la okazaĵojn, per komentoj pri la ĉefaj temoj de la verko kaj instruas kiel oni supozas, ke ideala publiko reagas antaŭ la ludo.[2] La ĥoro reprezentas ofte la homojn (la popolon) en la verko. La ĥoro esprimiĝas ĝenerale per kanto, sed foje ankaŭ per parolo.[3] Estas la aŭtoro kiu zorgas pri la koregrafio de la ĥoro.

En la plej antikvaj tragedioj, ĉiu roloj estis luditaj de ununura aktoro; ĉar la aktoro devis ofte abandoni la scenejon por ŝanĝi la rolulon, la ĥoro ludis gravan rolon. Oni supozas, ke ĉirkaŭ la jaro 508 a.n.e., la ĥoro havis ĉirkaŭ 50 dancistojn kaj kantistojn (ĥoreutai).

 
Amforo de ceramiko de nigraj figuroj kiuj montras ĥoranojn uzantajn stilzojn; konservita en Vilao Getty, Los-Anĝeleso.

La tragedio iĝis serio de epizodoj apartigitaj per la ĥoraj odoj. En tiuj odoj, la ĥoreutaj (ĥoranoj) kantis kaj deklamis samtempe por ŝajnigi la impreson esti unusola ento anstataŭ grupo de individuoj. En la dua generacio de atenaj tragedioj, la ĥoro ludis ofte centran rolon en la verko. En La bakĥantinoj de Eŭripido, por ekzemplo, la ĥoro, kiu reprezentas la fanatikajn servistinojn de Dionizo, iĝis unu de la ĉefaj roluloj.

Kvankam Esĥilo estis reduktinta al 12 la nombro de ĥoreutaj, la ĥoro plue ludas gravan rolon en liaj verkoj. Ĝi ludas ŝlosilan rolon de protagonisto en La petegantinoj ("Hiketides"), kaj tiu de antagonisto en La eŭmenidoj. Sofoklo pliigis foje la nombron de ĥoreutaj al 15,[4] kvankam la ĥoraj odoj estas malmulte ligitaj al la intrigo. Li dividis la ĥoron en du subĥoroj (hemiĥoria) kaj la reĝisoro, korifeo, (korifaios); li same pliigis la nombron de aktoroj el du ĝis tri.

La ĥoro estas same uzita en postaj verkoj, kiel en Romeo kaj Julieto, Troilus and Cressida, Henry V kaj Henry VIII de William Shakespeare. kaj poste en la poeziaj dramoj de T. S. Eliot, kiel ĉe Murder in the Cathedral.

Referencoj redakti

  1. PIV NPIV Alirita la 16an de Aprilo 2023.
  2. Schlegel, August Wilhelm. 1846. Vorlesungen über dramatische Kunst und Literatur 1. tradukita de John Black laŭ la titolo Course of Lectures on Dramatic Art and Litereature (London, 1846; represo, New York, 1973), 76–77.
  3. Pavis (1998, p. 53)
  4. Weiner, Albert (Majo 1980). "The Function of the Tragic Greek Chorus". Theatre Journal. 32 (2): 205–212. doi:10.2307/3207113. JSTOR 3207113. S2CID 192120937.

Literaturo redakti

  • Murnaghan, Sheila. 2011. "Choroi Achoroi: The Athenian Politics of Tragic Choral Identity." En Why Athens?: A Reappraisal of Tragic Politics. Eldonita de David M. Carter, 245–268. Oxford, New York: Oxford Univ. Press.
  • Pavis, Patrice. 1998. Dictionary of the Theatre: Terms, Concepts, and Analysis. Trans. Christine Shantz. Toronto and Buffalo: U of Toronto P. ISBN 0-8020-8163-0.
  • Rehm, Rush. 1992. Greek Tragic Theatre. Theatre Production Studies ser. London and New York: Routledge. ISBN 0-415-11894-8.

Vidu ankaŭ redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Coro (teatro) en la hispana Vikipedio.