Ĥosroviduĥt de Goghtn

armena poetino kaj komponistino (8-a jarcento)
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Ĥosroviduĥt (fratino de Tiridato la 3-a).

Ĥosroviduĥt GoghtnatsiĤosroviduĥt de Goghtn, ankaŭ transskribite kiel XosroviduxtKhosrovidukht, (armene Խոսրովիդուխտ, "filino de Ĥosrov") estis himnoverkisto kaj poeto kiu vivis dum la 8-a jarcento. Ŝi estas unu el la plej fruaj konataj virinaj muzikistoj.

Ĥosroviduĥt de Goghtn
Persona informo
Խոսրովիդուխտ
Naskiĝo
Morto
Lingvoj armena vd
Familio
Gefratoj Vahan of Goghtn vd
Profesio
Okupo muzikisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Preskaŭ nenion oni scias pri ŝi, eĉ iuj fontoj lokigas ŝin en la 9-a jarcento. Ŝi estis filino de Ĥosrov, Senjoro de Goghtn, kiu estis murdita en la jaro 706. La frato de Ĥosroviduĥt, Vahan Goghtnatsi estis forrabita de islamaj araboj, kondukita al Sirio kaj konvertigita al Islamo. Post multaj jaroj, jam liberigita, li revenis al Armenio. Tiam li abĵuris de la islama religio kaj rekonvertiĝis al Kristanismo. Pro tio li estis severe juĝata de la islamanoj, rekondukita al Sirio, kaj ekzekutita en la jaro 731.

Samtempe Ĥosroviduĥt estis kondukita al la fortikaĵo Ani-Kamakh, nun konata kiel Kemah, kie ŝi loĝis izolite dum dudek jaroj. Laŭ raportoj, dum tiuj jaroj de izoliĝo, Ĥosroviduĥt verkis kaj komponis  “šarakan”, aŭ kanonajn himnojn el kiuj nur konserviĝis unu titolita ”Mirinda por mi". En tiu verko ŝi honoras la memoron de sia murdita kristaniĝinta frato Vahan Goghtnatsi, laŭdata de ŝi pro lia amo al Jesuo Kristo. Kvankam la temo de la peco estas sekulara, ĝi estis sankciita de la Armena Eklezio por uzo en la preĝejaj servoj.

Ĥosroviduĥt estas unu el la kvin virinoj, kune kun Sapfo, Sahakduĥt, Kassia kaj Hildegard de Bingen, kiujn la historiistoj rekonas kiel virinajn komponistojn en la plej antikva historio de la muziko.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 12 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Fontoj redakti

  • Thomson, Robert W. Dumbarton Kverkaj Paperoj, Vol. 43. (1989), pp. 125–226.
  • Fowden, Garth. La Revuo de Romaj Studoj, Vol. 84. (1994), pp. 146–170.
  • Arzruni, Şahan. "Xosroviduxt [Khosrovidukht] (fl. frua 8a jarcento). Armena himnoverkisto kaj poeto". La Norton/Boska Vortaro de Virinaj Komponistoj. Julie Anne Sadie kaj Rhian Samuel, eds. Nov-Jorka Urbo; Londono: W. W. Norton & Firmao, 1995. P. 506.