Ŝabac (serbe Шабац, slave Šabac, hungare Szabács) estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en distrikto Maĉva. Ankoraŭ 51 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Ŝabac
urbo de Serbio • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 15000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 44° 45′ N, 19° 42′ O (mapo)44.75583333333319.693888888889Koordinatoj: 44° 45′ N, 19° 42′ O (mapo) [+]
Alto 65 m [+]
Areo 795 km² (79 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ŝabac (Serbio)
Ŝabac (Serbio)
DEC
Ŝabac
Ŝabac
Situo de Ŝabac

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Šabac [+]
vdr
Ŝabac situas en la mapo en la markita municipareo.
Ortodoksa preĝejo de Ŝabac.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Ŝabac situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Sava (rivero), laŭ ĉefvojoj al Ruma (tra ponto), al Beogrado kaj al Drina. La ĉefurbo troviĝas 65 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1454 en formo Zaslon, apartenanta foje al Serbio, foje al Hungara reĝlando. La turkoj konstruis fortikaĵon en 1472, kiun Matiaso la 1-a vane sieĝis, sed post 4 jaroj okupis ĝin. En 1492 la turkoj ne sukcesis reakiri ĝin, nur en 1521. Inter 1718-1739 Ŝabac apartenis al Habsburga Imperio, poste denove al la Turka Imperio. En 1807 la serboj okupis la fortikaĵon, sedv en 1813 la turkoj denove venkis. En 1867 Serbio akiris la urbon. en 1883 tie oni eldonis la unuan serblingvan ĵurnalon. En 1914 en la proksimeco la serboj unuafoje venkis la Habsburgan Imperion, dume la urbo detruiĝis. En 1941 la germanoj okupis la urbon, fine en 1944 partizanoj liberigis la urbon. Dum la socialismo Ŝabac iĝis grava industria urbo. En 2002 loĝis en Ŝabac 55163 da homoj, (serboj 52351 (95 %) kaj aliaj).

Vidindaĵo redakti

Famuloj redakti