Ŝablono-Diskuto:Flago

Latest comment: antaŭ 1 jaro by Tlustulimu in topic Fuŝo eble pro streko en la titolo

Tradukado redakti

De kiam ili ekzistas estas pli simple ol tiu tradukado inter Esperanto kaj la angla lingvo uzi la flagojn de ŝtatoj kun dosieraj nomoj en Esperanto (vidu kategorion Flagoj de ŝtatoj)

la ŝablono {{Flago}} estis kreita kiam ekzistis nur bildoj de flagoj kun anglalingvaj nomoj. Nun se ekzistas plena kolekto da ili kun esperantaj nommoj, la ŝablono povus esti simpligita sen uzo de {{AnglaLandNomo}} Arno Lagrange  07:46, 1. Jun 2007 (UTC)

Diversaj periodoj redakti

Kial tiu ĉi ŝablono ne bildigas flagojn de ŝtatoj en iliaj diversaj periodoj? Ekz. : {{flagicon|Canada 1921}} donas nun Ŝablono:Flagicon Zuazua 20:44, 5. Mar 2010 (UTC)

Jen estas flago de Kanado en 1921.  

Ĉu la ŝablono ne estas aranĝebla por aliaj flagaj dosieroj, ekz.   kaj multaj aliaj, kiam oni bezonus nur ikonon de flago? Zuazua 20:52, 5. Mar 2010 (UTC)

Ĝoju ke ekzistas oportunaj ŝablonoj. Se vi atendas apartan respondon de ŝablono, necesas krei ĝin laŭbezone. Povas esti iom komplike kontentigi tro altajn postulojn. Pripensu pli simplajn solvojn aŭ partoprenu en verkado de dezirataj ŝablonoj. Ĉu krei apartan ŝablonon por elmontri flagon de iu lando tra la tempo ? Eblas ĝin realigi, sed je kiu laborkosto kaj por kiu gajno ? Arno Lagrange @ 18:18, 8. Apr 2010 (UTC)
En alilingvaj versioj tio estas ebla kaj vaste uzata. Zuazua 18:20, 8. Apr 2010 (UTC)
Eluzu {{flago}} kaj aldonu tien ĉiujn bezonatajn flagojn AL @ 18:26, 8. Apr 2010 (UTC)
Mi rimarkis vian aldonon kaj mi faris. Zuazua 18:27, 8. Apr 2010 (UTC)
{{flago|Kanado|1921|grandeco=60px}}  
{{flago|Olimpikoj|grandeco=60px}}  

Listo de landoj redakti

Laŭ kiu listo de landoj la ŝablono kreas flagojn? Kie oni povas aldoni la mankantajn flagojn, kiuj estus kreitaj laŭ tiu ĉi ŝablono? Zuazua 04:54, 23. Apr 2010 (UTC)

Ankaŭ mi apogas tiun demandon. Por ekzemplo en la artikolo Internacia Pirata Partio estas nomoj de regionoj, por kiuj ekzistas flagoj en aliaj lingvoj sed ne en esperanto :   Bavario,   Berlino,   Malsupra Saksio,   Hesio. Mi bonvolus aldoni ilin sed mi ne scias kiel. Ĉu iu povas klarigi tion en la paĝo "Dokumentado"? Antaŭdankon!--Xian (diskuto) 09:23, 2 Sep. 2014 (UTC)

La regionoj de Germanujo nun ankaŭ funkcias. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 18:23, 31 okt. 2016 (UTC)Reply

Uzado de la ŝablono en informkestoj redakti

Saluton. Mi hodiaŭ rimarkis fuŝon en la artikolo Stacidomo de Rennes kaj cerbumis pri solvo. Tial mi kreis {{Flago/provejo}} kaj iomete testis. Finfine la artikolo ne plu enhavas fuŝon. Nun eĉ eblas uzi [[Francio]] en la informkesta parametro lando, sen fuŝi la flagon apud la ligilo al la artikolo pri la lando. Tio eblas pro la uzado de la funkcio replace el la Lua-modulo {{String}} en la nuna versio de la ŝablono {{Flago}}.

Se vi rimarkas iun problemon pri flago, bonvolu unue sciigi tion ĉi tie, antaŭ ol vi provus ion "ripari" en la ŝablono, precipe se vi ne scias ion pri Lua aŭ ne scias sufiĉe pri tio. Dankon. --Tlustulimu (diskuto) 10:26, 28 Apr. 2015 (UTC)

Esperanta flagikono redakti

Kiel mi povus enmeti la Esperantan flagikonon? La ŝablono {{flagikono|Esperanto}} ne funkcias. Dankon! Vikiano (diskuto) 13:54, 31 okt. 2016 (UTC)Reply

Nun oni ankaŭ povas enmeti Esperantan flagon.   Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 18:23, 31 okt. 2016 (UTC)Reply

Lua erarkodoj en paĝoj, kiu uzas tiun ĉi ŝablonon redakti

La paĝo Universala_Kongreso_de_Esperanto#Listo_de_la_ĝisnunaj_kaj_planitaj_UK-oj montras nuntempe (2018/05/23) en la listo de urboj kaj landoj multajn erarojn jenajn: "Lua-erarkodo: not enough memory." anstataŭ flagojn.

Laŭ mia esploro, la paĝo eltenas nur tiom da malsamaj flagoj, se oni ripetas flagojn aŭ forigas kelkajn el la supraj, la eraro aperas pli malsupre aŭ eĉ malaperas. Ekzemple, se oni nur uzus la flagojn de kongresoj inter 1995 kaj 2020, neniu eraro okazus. Tial mi opinias ke la ŝablono kulpas. La sama problemo aperas ekzemple en Eŭropo#Valuto.

Post rigardo de simila ŝablono en la angla vikipedio, mi pensas ke se ni gardas nur la unuan linion de la fonta kodo, la ŝablono bone funkcios. --Eduardo Trápani (diskuto) 19:26, 23 maj. 2018 (UTC)Reply

Pro certaj limoj de Lua ĉi tiu ŝablono {{flago}} ne toleras tro oftan ripetan uzadon. Tio estas nur solvebla per malfaro de la ŝanĝo al Lua-modulo :-( Alia ebleco ne estas. Eĉ ioma aŭ parta uzo de Lua ne eblas, kiel montris la apero de fuŝoj en multaj artikoloj ĉe antaŭa parte Lua-igita versio de la ŝablono. Krome la trapaso de la limo(j) tre varias laŭ la grandeco de la artikolo kaj ofteco de ripetoj. --Tlustulimu (diskuto) 16:55, 1 jul. 2018 (UTC)Reply
Post diskuto kun pli sperta germano en la germana vikipedio mi provis ion en la rilata Lua-modulo {{flago}}. Sed tio nenion ŝanĝis ĉe la plenigo de la zorgiga kategorio Paĝoj kun skripteraroj. Krome la kreinto de la modulo malatentis, ke la vikidatuma ero P41 povas enhavi pli ol unu flagon. Do, kiel trakti tion? Ĉar solvo ne eblas, mi ripetas mian proponon, ke ni malfaru la ekuzon de la Lua-modulo en ĉi tiu ripete uzata ŝablono. Ĉu iu eble havas alian ideon? Se jes, bonvolu respondi dum la sekvaj tagoj. Se post semajno nenio facile realigebla okazos, mi realigos mian proponon de malfaro. Ĉu bone? Krome mi proponas poste protekti la ŝablonon, por eviti pliajn eksperimentojn fare de nespertuloj pri Lua. --Tlustulimu (diskuto) 12:47, 27 sep. 2018 (UTC)Reply
Saluton @Tlustulimu: Post multaj monatoj, daŭre ekzemple la ofte vizitata artikolo Internacia Junulara Kongreso plu montras Lua-erarojn. Ĉu vi povus efektivigi la proponitan sen-Lua-igon de la ŝablono? --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 09:38, 14 jan. 2019 (UTC)Reply

Fuŝo eble pro streko en la titolo redakti

Saluton, @Robin van der Vliet:. Mi ĵus rimarkis, ke {{flago|Gvineo-Bisaŭo}} ne ĝustas funkcias, ĉar aperas la ĝenerala mapo, ne la ĝusta de la lando. Mi eĉ aldonis ion al Ŝablono:Vikidatumoj-identigilo, ĉar iam la artikolo estis alinomita. Tamen la fuŝo ne emas malaperi. Mi supozas, ke la linio 5 en la modulo {{Flago}} iel devus esti ŝanĝata. Sed kiel? - Amike Tlustulimu (diskuto) 17:28, 23 jun. 2022 (UTC)Reply

Jen   Gvineo-Bisaŭo, mi solvis la problemon. La problemo ja estis la streko. Mi programis ĉi tiun ŝablonon antaŭ 6 jaroj, sed intertempe mi iĝis pli sperta pri Lua kaj ĝenerale pri programado. Mi vidu, ĉu mi baldaŭ havos tempon por renovigi la kodon kaj ripari la raportitajn erarojn. Mi memoras, ke mi iam esploris tion... Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 21:37, 23 jun. 2022 (UTC)Reply
Dankon, Robin, pro via korekto. - Certe ja estus bone, se vi ŝanĝus en la modulo la parton en la linioj 28-30, kie la modulo Wikidata estas uzata, iel laŭ la maniero de la linioj 38-40, kie tiu modulo ne estas uzata, sed iuj antaŭdifinitaj funkcioj, kiuj iel kaptas informojn el Vikidatumaj eroj. Tio devus eviti ĉe ripeta uzado de {{flago}} la subitan aperon de artikoloj en la zorgiga kategorio pri skripteraroj. - Bonvolu atenti, ke mi foje aldonis al la modulo kodopecon por Abĥazio, kiu ne havas flagan difinon en sia Vikidatuma ero. Ĉikaze la flago estas en iu el la submoduloj de {{Portalo}}. --Tlustulimu (diskuto) 20:39, 24 jun. 2022 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Flago".