Ŝakŝuko[1] (tunizi-arabe: شكشوكة‎; hebree שקשוקה‎) estas manĝaĵo el ovoj poĉitaj en tomata saŭco kun kapsiketoj kaj cepoj, ofte spicita per kumino kaj ajlo. Ĉar la ĉefa ingredienco estas ovoj, ŝakŝuko kutime troviĝas en matenmanĝa menuo, sed en Israelo ĝi estas servata ankaŭ vespere.

Ŝakŝuko en pato

Ŝakŝuko estas grava parto de tunizia, libia, alĝeria, maroka kaj egipta kuirartoj, tradicie servata en gisfera pato kun pano. Ĝi verŝajne havas tunizian originon.[2][3]. Ĝi estas ankaŭ populara en la kuirarto de Israelo, kien enkondukis ĝin tuniziaj kaj magrebaj judoj, centmiloj da kiuj elmigris al Israelo en la 1950-aj jaroj[4][5].

Etimologio redakti

La vorto ŝakŝuka signifas "miksaĵo" en la tunizi-araba aŭ en aliaj magrebaj dialektoj de la araba[6].

Referencoj redakti

  1. Difino de ŝakŝuko en PIV
  2. Roden, Claudia. (2000) The New Book of Middle Eastern Food - Revised Edition. Knopf, p. 168. ISBN 0-375-40506-2.
  3. International Inner Wheel Sfax, Nos recettes de tous les jours et jours de fêtes, p. 115
  4. Gur, Janna. (2008) The Book of New Israeli Food: A Culinary Journey. Schocken, p. 80–82. ISBN 0-8052-1224-8.
  5. International Inner Wheel Sfax, Nos recettes de tous les jours et jours de fêtes, p. 115
  6. Josephs, Bernard, "Shakshuka: Israel’s hottest breakfast dish", The Jewish Chronicle Online, 08.10.2009. Kontrolita 22.01.2016.