Ŝiĉimio

Shichimi tōgarashi (japane: 唐辛子, "sep gustoj de pipro") aŭ mallonge shichimi, esperantigite ŝiĉimio, estas miksaĵo de sep kondimentoj tradicia en japana kuirarto. Ekster Japanio oni ankaŭ nomas ĝin nanami tōgarashi.

Shichimi tōgarashi
Komerce produktita ŝiĉimio

La baza ingridiento de la miksaĵo estas muelita togaraŝio, Japana ruĝa pipro. Al ĝi estas aldonataj:

En iuj receptoj oni povas anstataŭigi aŭ alplenigi iujn el tiuj ingridientoj per juzua krusto, kolzo, zingibroŝiso (Perilla Sp.).

Historie herbistoj pruduktis ŝiĉimion en Edo (nuna Tokio), kaj ĝis nun estas uzata arĥaa nomo Yagenbori (japane: , laŭ la nomo de originala produktloko). Poste, kelkaj monaĥejoj kaj religiaj skoloj disvolvis proprajn receptojn. Nun famaj ŝiĉimioj vendatas en specialaj vendejoj antaŭ gravaj temploj kiel Zenkō-ji en Nagano kaj Kiyomizu-dera en Kioto.

Ŝiĉimion oni uzas en supoj, nudeloj kaj gjudono. Ofte ĝi ankaŭ uziĝas kun rizaj produktoj kiel moĉioj, agemoĉioj kaj senbejoj por pli spica gusto.

Kvankam simila je sono, oni ĉiam diferencu shichimi tōgarashi kaj ichimi tōgarashi. La lasta signifas simple togaraŝion sen iuj aldonaĵoj.

Vidu ankaŭ redakti