Shiruko

(Alidirektita el Ŝiruko)

Ŝirukooŝiruko (japane: 汁粉, お汁粉; la komenca "O" signifas honorigon) estas japana dolĉaĵo.

Oshirukozenzai

Ĝi estas dolĉa supo el azuki-faboj kaj buletoj: aŭ moĉiodango. La faboj estas kuiritaj kaj iom kaĉigitaj. Anstataŭ moĉiojn ŝikuro foje enhavas kaŝtanojn aŭ buletojn el glurizfaruno.

En Japanio ŝikuro estas populara precipe dum vintro. La duonfandiĝintaj moĉioj kaj la dolĉa varma fabosupo por multaj homoj estas tutfeliĉiga. Oni ofte servas ŝiruko-n kun salaĵo aŭ acidaĵo, kiel umeboshiŝiokombu, ĉar ŝiruko estas tiom dolĉa, ke post iom da tempo la gusto enuas kaj oni povas refreŝigi ĝin per sala aŭ acida manĝaĵo.

En la japana tradicio oni kredas, ke tiu manĝaĵo forpelas malsanojn kaj malbonajn spiritojn. Tial ĝi estas ofte metita sur la hejman altaron.

En kelkaj regionoj de Japanio, ekzemple en la gubernio Kagaŭa, oŝiruko estas uzata por zoni, la speciala novjara supo.

Vidu ankaŭ redakti