Ŝlosilo de reĝo Salomono

Libro pri demonologio

La Ŝlosilo de reĝo Salomono aŭ latine Lemegeton Clavicula Salomonis (aŭ Malgranda ŝlosilo de Salomono) estas anonima grimorio de la 17-a jarcento kaj unu el la plej famaj libroj pri demonologio, larĝe konata ankaŭ kiel Lemegeton. Ne konfuzendas kun la Ŝlosilo de Salomono, samnatura teksto sed antaŭa.

Ŝlosilo de reĝo Salomono
literatura verkoGrimorio
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo latina lingvo
Eldonado
vdr
La cirklo kaj triangulo, utiligitaj por la elvoko de la 72 spiritoj de la Ars Goetia. La magiisto devas agadi ene de la granda cirklo dum la spiritoj, laŭ onia opinio, devos aperi en la cirklo ene de la triangulo.

Granda parto de ĝia enhavo devenas el tekstoj de la 16-a jarcento, inter kiuj la Pseudomonarchia Daemonum (Peŭdomonarkio de la diabloj) de Johann Weyer, kaj de malfruaj mezeopokaj grimorioj. En ĝi eblas malkovri klarajn influojn de la kabalo kaj de la islama mistiko.

En la libro estas deklarita kiel aŭtoro reĝo Salomono sed la ĉeesto en la teksto de preĝoj al Kristo kaj al la kristana Triunuo igas la atribuon de patreco evidente falsa.

La Malgranda ŝlosilo de Salomono enhavas detalajn priskribojn pri la spiritoj kaj ritoj necesaj por ilin elvoki kaj ilin devigi plenumi la ordonojn de la magiisto (definita en la teksto "[[ekzorcisto]"). Estas ankaŭ liveritaj detalaj instruaĵoj pri la simboloj, la ritaj proceduroj, la agoj necesaj por malhelpi ke la spiritoj venku en la ekzorcaj rilatoj, la pretigoj kiuj devas antaŭi la elvokon kaj la maniero laŭ kiu konstrui la ilojn necesajn por la alestiĝo de tiuj ritoj.

La kopioj de tiu libro malkovritaj ĝis nun diverĝas inter si rilate iujn detalojn kaj rilate la formojn de la nomojn de la spiritoj, kiuj estas 72, pri ĉiu el ili estas priskribita la elvokiga formulo.

Enhavoj redakti

La Ŝlosilo de reĝo Salomono estas subdividita en kvin partoj:

Ars goetia redakti

 
La "Pentaklo de Salomono". Ĝi estas desegnata aŭ ĉizita por altrudi la elvokitajn spiritojn aperi en ĝia eno.

L'ars goetia konstituas la unuan sekcion de tiu grimorio. Grandparto de la materialo antaŭas la 16-a jarcento, kun iuj eroj de la 14-a jarcento. Ĝi entenas la priskribon de 72 demonoj kiuj, laŭdire, estis elvokitaj de reĝo Salomono kaj de li enfermitaj en bronza vazo sigelitaj per magiaj smboloj kaj devigitaj lin servi. La Ars goetia krome entenas instruaĵojn por konstrui similan vazon kaj utiligi la magiajn formulojn por igi obeaj la demonojn.

Teŭrgia ars goetia redakti

La dua parto sciigas la nomojn, la kakterizojn kaj la simbolojn de la 31 aeraj spiritoj, kaj bonaj kaj malbonaj[1], jam alvokitaj de Salomono kaj sugestas la magiajn formulojn por ilin alvoki.

Paŭlina Ars redakti

Laulegende, tiu arto estus estus malkovrita de la apostolo Sankta Paŭlo, sed en la libro estas nomata "Paŭlina arto de reĝo Salomono". Tiu 'ars paŭlina estis konata jam en la mezepoko.

Ars Almadel redakti

La kvara sekcio instruas kiel konstrui la "Almadel" nome kiel konstrui la vakstabelon en kiu estas desegnataj la protekta simboloj kun formoj kaj koloroj kaj alvokendaj anĝeloj al kiuj licas nur peti justaĵojn kaj sanktaĵojn. Estas ankaŭ pritraktataj la datoj la planedaj aspektoj por pli certe atingi la celatajn efikojn.

Ars notoria redakti

Temas pri grimorio de antaŭe konata. En ĝi estas deklarate ke tiu arto estis revelaciita de la Kreinto al reĝo Salomono pere de anĝelo. Ĝi entenas preĝojn inter kabalaj esprimoj en la greka kaj hebrea lingvoj kaj instruaĵon pri pli efika recitado. Unu el tiuj preĝoj referencas al Jesuo, aliaj al Dio Patro, al ties Filo kaj al la Sankta Spirito, nome la la kristana Triunuo. Estas menciitaj ankaŭ la apostoloj kaj krkstanaj martiroj.

Fine oni konkludas rakontante kiel reĝo Salomono ricevis la revelacion pere de anĝelo.

Referencoj al la kulturo redakti

La Lemegeton (aŭ Malgranda ŝlosilo de reĝo Salomono) aperas en romano Il castello di Eymerich de Valerio Evangelisti (2000), kvankam fikcie ludita en 1369, nome multe antaŭ la efektiva alestiĝo de la sama grimorio; ĝi estas citita ankaŭ en la romano La perdita simbolo de Dan Brown, en listo de grimorioj. Foje ĝi estas menciita en sagaoj kaj rakontoj pri demonoj aŭ infero.

Notoj redakti

  1. Arthur Edward Waite, Book of Ceremonial Magic (p. 65)

Bibliografio redakti

  • Joseph H. Peterson, The lesser key of Solomon = lemegeton clavicula Salomonis, Weiser,‎ 2001 *Owen Davies, Grimoires: A History of Magic Books, Oxford University Press,‎ 2009
  • Skinner, Stephen & Rankine, David, The Goetia of Dr Rudd: The Angels and Demons of Liber Malorum Spirituum Seu Goetia (Sourceworks of Ceremonial Magic), Golden Hoard Press, (2007). ISBN 978-0-9547639-2-3

Vidu ankaŭ redakti