Ŝtono de Sealsfield

Ŝtono de Sealsfield estas rokmuro kun belvidejo en valon de Dijo en Nacia parko Podyjí, sude de urbo Znojmo. La loko portas nomon de verkisto Charles Sealsfield, naskiĝinto el proksima Popice, kiu kun ŝato vizitadis la belvidejon.

Ŝtono de Sealsfield
ĉeĥe: Sealsfieldův kámen
belvidejo
Ŝtono de Sealsfield
Oficiala nomo: Ŝtono de Sealsfield
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Znojmo
Historia regiono Moravio
Parto de Nacia parko Podyjí
Montaro Jeviŝovica montetaro
Rivero Dijo
Situo Ŝtono de Sealsfield
 - alteco 374 m s. m.
 - koordinatoj 48° 50′ 15″ N 15° 59′ 57″ O / 48.83750 °N, 15.99917 °O / 48.83750; 15.99917 (mapo)
Plej facila aliro Popice
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Sealsfieldův kámen
Portalo pri Geografio

Priskribo redakti

En arbaroj super valo de Trauznice, kvin kilometrojn sudokcidente de la mezo de Znojmo, troviĝas alte super fleksaĵo de rivero Dijo unu el la plej belaj belvidejoj de Nacia parko Podyjíí. Komence de la 19-a jarcento ĝi ensorĉigis naskiĝinton el la proksima Popice, verkisto Charles Sealsfield, kiu ĉi tie ĝoje sidadis kaj meditis.

Kontraŭe al Ŝtono de Sealsfield malfermiĝas ravino de rojo Mločí potok kaj suve ĉe la rivero eblas ekvidi krutan rokon Býčí skála. En tiuj ĉi lokoj finas leviĝo de akvoj de znojma valbaraĵo. Ne estas seninterese, ke en la 20-a jarcento akvomastrumistoj ludetis kun ideo de konstruado de sesdekmetra digo ĝuste ĉi tie ĉe Býčí skála. La proponita akva laboraĵo inundigus dijan valon de Ŝtono de Sealsfield tra fama promontoro Šobes ĝis aŭstra Hardegg.

Pluaj fotoj redakti