Nacia parko Podyjí

Nacia parko Podyjí estas ĝis nun ununura moravia nacia parko. Ĝi estis proklamita la 1-an de julio 1991 per reglamento de registaro de Ĉeĥio n-ro 164/1991 Sb. en la plej valoraj regionoj de eksa PPR Podyjí (tiu ĉi PPR estis proklamita en la jaro 1978 sur areo 103 km²). La nacia parko Podyjí estas kun sia areo la plej malgranda nacia parko en Ĉeĥio. En malsupraaŭstria flanko ligas al ĝi Nacia parko Thayatal.

Nacia parko Podyjí
ĉeĥe: Národní park Podyjí
nacia parko
Vido en kanjonon de Dijo el moravia flanko
Oficiala nomo: Nacia parko Podyjí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Znojmo
Montaro Jeviŝovica montetaro
Najbaras kun Nacia parko Thayatal Aŭstrio
Konata loko Ŝtono de Sealsfield
Rivero Dijo
Situo Nacia parko Podyjí
 - koordinatoj 48° 51′ 00″ N 15° 54′ 00″ O / 48.85000 °N, 15.90000 °O / 48.85000; 15.90000 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 536 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 207 m s. m.
Areo 63,00 km² (6 300 ha)
Proklamo 1-a de julio 1991
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Nacia parko Podyji-Thayatal
Nacia parko Podyji-Thayatal
Nacia parko Podyji-Thayatal
Vikimedia Komunejo: Podyjí National Park
Retpaĝo: Oficialaj paĝoj de la nacia parko Podyjí
Portalo pri Geografio

Ĝia suma areo estas je 63 km². La plej alta punkto havas supermaran altecon 536 m s. m. La plej malalta punkto estas en 207 m s. m.

La parko estas arbarigita el 84 %, en la foliaj ĉi tie aperas multaj raraj lignaĵoj kaj ĉefe endemia blanka sorbuso hardegga.

NP Podyjí etendiĝas laŭlonge laŭ rivero Dijo trafluanta tra 40 km longa, profunda menadra valo inter Vranov nad Dyjí kaj Znojmo. Sur sudorienta rando de NP sur komuniklinio Znojmo - Hnanice troviĝas unika zono de stepaj erikejaj novaloj.

La valo de rivero Dijo havas kanjonan karakteron kaj Dijo ĉi tie kreas multe da meandroj borderitaj de rokformacioj kaj ŝtonaj maroj. Al la jam proklamita Nacia parko Podyjí ligis en la jaro 2000 proklamo de Nacia parko Thayatal sur aŭstria flanko de la limo. La teritorio de NP Thayatal ligas senpere al la teritorio de NP Podyjí sur la moravia flanko. La valoroj de la parko konsistas en unika geomorfologio kaj la suma konserveco de la dija kanjono. Ni trovos ĉi tie 42 km de preskaŭ neenloĝigita rivervalo – tio estas la plej konserviĝinta kaj la plej malmulte trafita rivervalo en Ĉeĥio. En la orienta parto de la nacia parko sur la rivero troviĝas akva rezervujo Znojmo.

Similaj valoj estis neniigitaj ekz. pro konstruado de valbaraĵoj aŭ kabana konstruado. Pro sia konserveco Podyjí dankas precipe al la tereno kaj situo sur la limo kaj ankaŭ al ekzistado de limzono en la 1950-aj ĝis la 1980-aj jaroj. Ekzistas ĉi tie neniaj funkciaj konstruaĵoj – sole sur la aŭstria flanko malgranda urbeto Hardegg, kie samtem havas sidejon administrado de la aŭstria parko. Subteraĵo de la parko estas plejparte kreata de Bohemia masivo – kio estas firma kaj tre malnova subteraĵo, ĝia orienta rando trafas en Dija-svratkan valegon. La plej signifa proceso de la pejzaĝo estis rapida entranĉado de Dijo en la pejzaĝon en terciaro, en profundaĵon 100–200 metroj, kaj frosta modeligo de la pejzaĝo en proksima geologia pasinteco. Aperas ĉi tie rokamfiteatroj, eskarpaj muroj, meandroj kaj pseŭdokarstaj kavernoj. La tipaj estas por Podyjí ampleksaj ŝtonaj kaj ŝtonegaj maroj kun la tipa faŭno kaj flaŭro.

Vidu ankaŭ redakti

Pluaj fotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti