Ŝtuparo

(Alidirektita el Ŝtuparejo)

Ŝtuparo estas vico de plataj tabuloj pli kaj pli altaj, nome ŝtupoj, sur kiujn oni metas la piedojn por supren aŭ malsupren iri. Ŝtuparo estas arkitektura ero.

Ŝtuparo en Romo
Ŝtuparo en la Vatikana muzeo

Manrelo estas relo, kiu estas dezajnita por esti ekprenita de la mano por doni stabilecon aŭ subtenon kaj estas ofte uzata dum suprenirado aŭ malsupreniro de ŝtuparoj.

Laŭ Francisko Azorín ŝtupo estas Horizontala prismo, kiu ordigita kun aliaj faciligas la iradon inter malsamnivelaj lokoj.[1] Li indikas etimologion el la antikva germana stuofa. Kaj li aldonas la terminojn ŝtuparo, por Aro da sinsekve ordigitaj ŝtupoj; ŝtuparejo, por Loko, kie estas konstruita ŝtuparo. Kaj li listigas multajn teknikajn terminojn: ŝtupolarĝo, ŝtupolongo, ŝtupoalto, ŝtupofaco, ŝtuporando, ŝtupoplato, ŝtupara branĉo, ŝtupara akso, ŝtupara kavo, ŝtupara paŝlinio, ŝtupara rando, ŝtupara plato, ŝtupara haltejo, ŝtupara muro, ŝtupara volbo, interna ŝtuparo, ekstera ŝtuparo, helica ŝtuparo, dubranĉa ŝtuparo, armitbetona ŝtuparo.[2]

Famaj ŝtuparoj redakti

Duobla ŝtuparo redakti

 
Ŝtuparo de la kastelo de Chambord

La ŝtuparo de la kastelo de Chambord estis konstruita laŭ planoj de Leonardo da Vinci. Ĝi enhavas du ŝtuparojn en unu, la du helicoj estas tute sendependaj kaj neniel komunikas, eĉ ne vide. Eblas do, ke iu malsupreniras dum alia supreniras, sen vidi unu la alian.

Monumenta ŝtuparo de Mikelanĝelo en la laŭrenta biblioteko de Florenco redakti

Mikelanĝelo, arkitekto, konstruigis la ŝtuparon de la laŭrenta biblioteko, kiu ligas ĝin al la monaĥejo de San Lorenzo en Florenco.

Ŝtuparo de la palaco de festivaloj en Cannes redakti

La ŝtuparo de la palaco de festivaloj en Cannes famiĝis ĉefe pro la famuloj, kiuj supreniras ĝin fine de printempo dum la malfermo de la internacia filmfestivalo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 195.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj redakti