Apogilradiko

(Alidirektita el Ŝvelinta radikbazo)

Apogilradikoŝvelinta radikbazo [1] estas granda radiko je la flanko de alta aŭ malprofunde fiksiĝinta arbo.

Apogilradikoj de speciale granda Ceiba-arbo ĉe la bordo de Amazono, apud Iquitos, Peruo.
Apogilradikoj de Terminalia arjuna.

Priskribo redakti

Tipe, apogilradikoj troviĝas en nutraĵ-malbonaj pluvarbaraj grundoj kaj ne trapenetras al pli profundaj grundotavoloj. Ili helpas la arbon kontraŭ renversiĝo kaj samtempe ankaŭ kolektas pli da nutraĵoj. Preskaŭ ĉiuj specioj de mangrovoarboj prezentas tiun tipon de radikoj. Apogilradikoj moderigas tensiojn en la trunko kaŭzitajn de nesimetria kanopeo [2]. La radikoj povas interplekti kun apogiloradikoj de aliaj arboj kaj krei kompleksan retejon, kiu povas helpi subteni la ĉirkaŭantajn arbojn. Ili povas atingi altecojn de dek metroj kaj disvastiĝi por 30 metroj super la grundo kaj tiam por aliaj 30 metroj malsupre de ĝi. Kiam la radikoj disvastiĝas horizontale, ili povas kovri pli larĝan areon por kolektado de nutraĵoj. Ili restas proksime de la supra grundotavolo ĉar ĉiuj ĉefnutraĵoj estas trovitaj tie [3].

Notindaj kaj historiaj specimenaj arboj kun apogilradikoj redakti

Referencoj redakti

  1. esperante Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberswalde, 84 pp. , p. 4
  2. angle Young, T.P. and V. Perkocha. Treefalls, crown asymmetry, and buttresses. Journal of Ecology 82:319-324.
  3. angle Crook, M.J., A.R. Ennos and J.R. Banks 1997 : The function of buttress roots: a comparative study of the anchorage systems of buttressed (Aglaia and Nephelium ramboutan species) and non-buttressed (Mallotus wrayi) tropical trees. J. Experimental Botany, 48(9):1703-1716.