Šíp (supermara alteco 1169.5 m[1]) estas masiva rokoriĉa monto elstaranta super kunfluejo de riveroj Oravo kaj Váh en montaro Granda Fatro en distrikto Ružomberok. Ĝi troviĝas en samnomata nacia naturrezervejo Šíp kaj ĝi nomigas geomorfologian subtutaĵon Šípska Fatra.

Šíp
esperante: Sago
monto
Monto Šíp vidata de Stankovany
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Ružomberok
Montaro Granda Fatro
Situo Šíp
 - alteco 1 169,5 m s. m.
 - koordinatoj 49° 09′ 55″ N 19° 10′ 45″ O / 49.16528 °N, 19.17917 °O / 49.16528; 19.17917 (mapo)
Areo 3,02 km² (302 ha)
Geologia konsisto Kalkoŝtono, Dolomito
Plej facila aliro De Kraľovany laŭ flava turisma marko flava turisma marko ĝis Stankovany.
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žlina
Situo enkadre de Regiono Žlina
Situo enkadre de Regiono Žlina
Vikimedia Komunejo: Šíp (Veľká Fatra)
Retpaĝo: pri monto Šíp
Portalo pri Slovakio

Šíp kreas signifan pejzaĝan dominaĵon de la tuta vasta ĉirkaŭaĵo de la kunfluejo de ambaŭ riveroj. El ĉefa montopinto estas preskaŭ ronda vido, sur malpli alta okcidenta montopinto de Zadný Šíp (Malantaŭa Šíp) kun supermara alteco 1 143 m estas laŭ mito jam ekde la tempoj de sanktaj Cirilo kaj Metodo granda ligna kruco. Tiu ĉi kruco estis lastfoje renovigita en la jaro 2005 post ĝia neniigo fare de somera blovego.

La pinto de Šíp estas alirebligita laŭ flava markita turisma vojo kondukanta de fervojhaltejo Kraľovany ĝis municipo Stankovany. Tiu ĉi turisma vojo superis en sektoro inter kabanoj Pod Šípom kaj la pinto de Zadný Šíp tre abruptan vojon, en la jaro 2009 anstataŭigita per pli facila vojo tra „Lazy“.

Jam ekde la jaro 1980 la tuta teritorio de Šíp kun areo 302 ha estas ŝirmata kiel nacia naturrezervejo. Ĉefa kaŭzo por la proklamo estis apero de raraj plantaj kaj animalaj socioj ligitaj al kalkoŝtonaj kaj dolomitaj rokoj.

Referencoj redakti

  1. Malá Fatra - Vrátna, Letná turistická mapa 1:50 000, Vojenský kartografický ústav, š.p., Harmanec, 2000

Galerio redakti

Vidu ankaŭ redakti