Stankovany (hungare Sztankován [stankovAn]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Stankovany
hungare: Sztankován
municipo
Oficiala nomo: Stankovany
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Ružomberok
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Liptov
Montaro Chočské vrchy, Granda Fatro
Parto(j) Rojkov
Rivero Váh
Situo Stankovany
 - alteco 438 m s. m.
 - koordinatoj 49° 07′ 30″ N 19° 11′ 50″ O / 49.12500 °N, 19.19722 °O / 49.12500; 19.19722 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Šíp
 - alteco 1 169,5 m s. m.
Areo 18,923810 km² (1 892,38 ha)
Loĝantaro 1 242 (31.12.2010)
Denseco 65,63 loĝ./km²
Unua skribmencio 1425
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 034 92
Telefona antaŭkodo +421-44
Aŭtokodoj RK
NUTS 511030
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Stankovany
Retpaĝo: www.stankovany.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Stankovany situas laŭ dekstra bordo de Váh (sen ponto), laŭ fervojo Žilina-Poprad, laŭ traira flankovojo (ĉefvojo estas en la alia riveroflanko). Ružomberok troviĝas je 15 km.

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1425 en formo "Stankovan". En 1715 oni komputis tie 31 familiojn pagantajn impostojn kaj muelejon. En 1784 730 vilaĝanoj loĝis en 71 domoj, en 1828 756 vilaĝanoj loĝis en 138 domoj. Post 1899 la oficiala hungara loknomo ŝanĝiĝis al Sztankófalva pro la hungariga politiko, kie en 1910 laŭ la popolnombrado vivis 1225 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Liptó, al distrikto de Ružomberok, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1950 incendio okazis. En 2001 vivis en Stankovany 1234 homoj, (1226 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti