Varaja lingvo

aŭstronezia lingvo
(Alidirektita el Ŭaraja lingvo)

La varaja lingvo - varaje nomata Wáray-Wáray, WinarayL(in)eyte-Samarnon, en Esperanto foje ankaŭ nomata "varaj-varaja lingvo" - estas membro de la aŭstronezia lingvaro kaj unu el la indiĝenaj lingvoj de Filipinoj. Ĝi parolatas aparte sur la insuloj Samaro, Lejteo (aparte ties orienta parto) kaj Bilirano de la filipina insularo Bisajoj.

varaja lingvo
Wáray-Wáray, Winaray
Mapo
lingvo • moderna lingvo
Central Visayan
Parolata en Filipinoj
Parolantoj 3 100 000
Denaskaj parolantoj ĉ. 3 milionoj
Skribo Latina skribo
Lingvistika klasifiko
Aŭstronezia
Malajopolinezia lingvaro
Okcident-malajopolinezia lingvaro
centra filipina lingvaro
bisaja lingvaro
centra bisaja lingvaro
Oficiala statuso
Reguligita de Q11847756
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 war
  ISO 639-3 war
  SIL WRY
  Glottolog wara1300
Angla nomo Waray
Franca nomo waray-waray
Vikipedio
vdr

La lingvo apartenas al la familio de bisajaj lingvoj kaj distance parencas al la cebua lingvo.

Ekzemploj redakti

Nombroj redakti

La nombroj de 1 ĝis 10 estas uzataj en la varaja lingvo. Ekde 11 nuntempe preskaŭ ekskluzive uziĝas la nombroj de la hispana lingvo, ĉar la plejparto de la denaskaj varajlingvanoj pro manko de praktika uzo apenaŭ plu konas la korespondajn varajajn vortojn.

unu usá
du duhá
tri tuló
kvar upat
kvin limá
ses unom
sep pitó
ok waló
naŭ siyám
dek napúlô
dek unu (napúlô kag usá)

Iuj tipaj vortoj kaj frazoj redakti

Jen iuj tipaj vortoj kaj frazoj uzataj en la varaja lingvo:

  • Bonan matenon (tagmezon/posttagmezon/vesperon) – Maupay nga aga (udto/kulop/gab-i)
  • Ĉu vi komprenas la varajan? – Nakakaintindi ka hit Winaray?
  • Saluton. – Kumusta.
  • Dankon. – Salamat.
  • Mi amas vin. – Hinihigugma ko ikaw.Ginhihigugma ko ikaw.
  • De kie vi venas? – Taga diin ka?
  • Kiom estas tio? – Tag pira ini?
  • Mi ne komprenas (vin). – Diri ako nakakaintindi.
  • kio – ano
  • kiu – hin-o
  • kie – hain
  • kiam (estonto) – san-o
  • kiam (pasinto) – kakan-o
  • kial – kay-ano
  • jes – oo
  • ne – dire
  • tie – adto
  • nokto – gab-i
  • tago – adlaw
  • Ĉu mi povas helpi? – Pwedi bumulig?

Ortografio redakti

Kvankam la nuntempe ne plu ekzistanta "Akademio de bisajaj lingvoj de Samaro kaj Lejtero" (Sanghiran san Binisaya ha Samar ug Leyte) kreis standardan ortografion por la varaja lingvo, tiu regularo ne tre disvastiĝis kaj uziĝis. Praktike ankoraŭ nuntempe ne ekzistas ĝenerale akceptita ortografio. Sekve povas ekzistis du skribformoj de sama vorto, kvankam la diferencoj kutime limiĝas je vokaloj. Ekzemploj estas

  • diridire („ne“)
  • hirahera („al ili“)
  • pirapera („mono“ - ankaŭ povas signifi "kiom da?"')
  • maopaymaupay („bone“)
  • guinhatagginhatag („donis“)
  • direchodiritso („antaŭen“; el la hispana lingvo)

Eksteraj ligiloj redakti