Żywiec Bierfarejo

Żywiec Bierfarejo (prononcita Zhi-vietz nome [ˈʐɨvjɛt͡s]) estas unu el la plej grandaj bierfarejoj kaj bierproduktistoj en Pollando. Fondita en 1856 en la urbo Żywiec, la bierfarejo fabrikas pale lager kun 5.6% de alkoholo. Grupa Żywiec S.A. konsistas el kvin ĉefaj bierfarejoj: Żywiec, Elbrewery, Leżajsk, Warka kaj Browar Namysłów. Nuntempe, la nederlanda grupo Heineken (Heineken International Beheer B.V.), kun 65% de la akciaro, havas kontrolon super ties ĉafaj operacioj. Harbin B.V. havas 35% de la akciaro. La bierfarejo havas la kapaciton produkti 5 milionojn da hL jare, kio faras ĝin la plej granda bierfarejo en Grupa Żywiec.

Żywiec Bierfarejo
bierfarejo vd
Dum 1856 - nekonata/nuntempe
Jura formo spółka akcyjna
Sidejo Żywiec
Lando Pollando
Posedata de Grupa Żywiec vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Biero Żywiec.

La bierfarejo ekoperaciis en 1856 en la urbo Żywiec, kiu estis tiam parto de Aŭstria Pollando.[1][2] Ĝi estis posedo de la Habsburga Imperia Familio ĝis sia konfiskado fare de la komunisma registaro de Pollando post la Dua Mondmilito. Komence de la 1990-aj jaroj jura proceso estis startita fare de la posteuloj de la originaj posedantoj, por ricevi kompenson pro la ŝtatigo kaj uzado de la Habsburgaj familia nomo kaj blazono.

La bierfarejo de Żywiec ekdistribuis sian produkton al aliaj urboj de la Aŭstri-Hungaria Imperio en 1913. En la 1990-aj jaroj, la bierfarejo estis akirita kaj modernigita de Heineken International.

La logoo de Żywiec inkludas plej gravajn historiajn simbolojn de la bierfarejo kaj de Pollando mem. La ĉefa etikedo de la biero Żywiec montras viron kaj virinon dancantajn Krakovan, nome tradician dancon de la areo de Krakovo en historia Malgranda Pollando. Tiu dancista paro vestas klasikajn pol-popolajn dancvestojn. La blazono de Krakovo estas montrata per la krono en la mezo de la paro kaj per tri piceoj malsupre kaj la jaro 1856 supre ĉe la krono.

Notoj redakti

  1. "Gazeta artikolo pri la bierfarejo, Gazeta Wyborcza (Katowice), 7a de Novembro 2006" (en pola). Alirita en 2007-10-03.
  2. "Żywiec" en Czuma, Mieczysław; Leszek Mazan (1998). Encyklopedia Galicyjska (en pola). Krakovo: Anabasis. ISBN 83-85931-06-6.