Tiĥij Don

romano far Miĥaelo Ŝoloĥov
(Alidirektita el Тихий Дон)

Silenta Don, Kvieta DonTrankvila Don (ruse: Тихий Дон, latinlitere Tiĥij Don) estas romano en kvar volumoj de verkisto Miĥail Ŝoloĥov. La unua tri volumoj estis skribita ekde 1925 ĝis 1932 kaj eldonita en la sovetia revuo Oktijabr en 1928–1932, sed la kvara volumo estis finita en 1940.

Тихий Дон
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Miĥail Ŝoloĥov
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1928
Ĝenro epopea arto
Loko de rakonto Rusia Imperio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
vdr

La romano estas konsiderita unu el la plej gravaj verkoj de monda kaj rusa literaturo en la 20a jarcento. Ĝi prezentas la vivojn kaj luktojn de Kozakoj de la Rivero Don dum la Unua Mondmilito, la Rusia revolucio kaj rusa enlanda milito.

La romano gajnis la Stalin-premion en 1941 kaj ties aŭtoro gajnis la Nobel-premion pri Literaturo en 1965.

Intriga resumo redakti

La romano traktas la vivon de la kozakoj loĝantaj en la valo de la rivero Don dum la frua 20a jarcento, komencanta ĉirkaŭ 1912, ĵus antaŭ la unua mondmilito. La intrigo rondiras ĉirkaŭ la familio Meleĥov de Tatarsk, kiu estas posteuloj de iu kozako kiu, al la hororo de multaj, prenis turkan forkaptiton kiel edzino dum la krimea milito. Ŝi estas akuzita de sorĉado fare de la superstiĉaj najbaroj de Meleĥov, kiuj provas mortigi ŝin sed estas forbatalita de ŝia edzo la kozako. Iliaj posteuloj, la filo kaj nepoj, kiu estas la protagonistoj de la rakonto, estas sekve ofte krom- kaj iam eĉ moknomataj "Turkoj".

La dua plej maljuna filo, Grigorij Pantelejvic Meleĥov, estas promesplena juna soldato kiu enamiĝas kun Aksinia, la edzino de Stepan Astaĥov, familia amiko. Stepan regule batas ŝin kaj ekzistas neniom da amo inter ili. La romanco inter Grigorij kaj Aksinia kulminas per ilia amfuĝo kiu levas vendeton inter ŝia edzo kaj lia familio. La rezulto de ĉi tiu malpermesata enamiĝo estas la fokuso de la intrigo tiel kiel la baldaŭa Monda kaj Civila Militoj kiuj tiras la plej bonajn junajn kozakojn por tio kio estos du el la plej sangverŝantaj militoj de Rusio. La ago movas al la Austro-hungara fronto, kie Grigorij estis finiĝanta savi la vivon de Stepan, sed tio ne finas la vendeton. Grigorij, ĉe la insisto de sia patro, prenas edzinon, Natalija, sed kviete amas Aksinia.

Grigorij partoprenas en la Enlanda Milito, multfoje ŝanĝanta flankojn. Multaj de liaj amikoj kaj parencoj estas mortigitaj en batalo aŭ ekzekutitaj. Natalija mortas post nesukcesa abortigo. Grigorij provas ankoraŭfoje forkuri kun Aksinia, sed ŝi estas mortigita de per akcidento de vaga kuglo. Trafita de afliktiĝo, Grigorij entombigas ŝin kaj revenas hejmen, kun liaj perspektivoj neklaraj.

Analizo redakti

La libro traktas ne nur la luktojn kaj suferadojn de la kozakoj sed ankaŭ la pejzaĝon, kaj homan kaj naturan, ĝi mem, kiu estas vivege alportita kiel detala portreto de plena vivo. Multaj tradiciaj rusaj folkloraj kantoj ankaŭ estas referencitaj dum la romano. Laŭ la verkisto, la verko elkreskis de pli frua, neeldonita verko, la Donŝina:

Mi komencis la romanon per priskribanta la eventon de la Kornilov-puĉo en 1917. Tiam ĝi fariĝis klara ke ĉi tiu puĉo kaj pli grave, la rolo de la kozakoj en ĉi tiuj eventoj, ne estus komprenita sen kozaka antaŭhistorio kaj do mi komencis kun la priskribo de la vivo de la kozakoj de la rivero Dono tuj antaŭ la komenco de la unua mondmilito. (Citaĵo de M.A. Ŝoloĥov: Seminarii, (1962) de F.. Abramovic kaj V.V. Gura, citita en Miĥail Aleksandrovic Ŝoloĥov, de L.L. Litus.)

Protagonisto Grigorij Meleĥov estas laŭdire bazita sur du kozakoj de Veŝenskaija, Pavel Nazarovic Kudinov kaj Ĥarlampii Vasilijevic Ijermakov, kiuj estis esencaj figuroj en la kontraŭ-bolŝevista lukto de la supra Dono.[1]

Literatura signifo, kritiko kaj akuzoj de plagiato redakti

La romano estis komparita al Milito kaj paco (1869), skribita de Lev Tolstoj, precipe de Maksim Gorkij.[2][3] Kiel la Tolstoj-romano Kaj Kviete Fluas la Don estas eksterordinara bildo de rusa vivo dum tempo de krizo kaj ekzamenas ĝin tra politika, militisma, romantika kaj civita lensoj. Kvankam ili neniam prezentis ajnan indicon subteni iliajn asertojn, Solĵenicin kaj aliaj, inter ili Svetlana Allilujeva (la filino de Stalin), akuzis Ŝoloĥov de plagiato de la romano. Enketo en la malfruaj 1920aj jaroj konfirmis aŭtorecon de Ŝoloĥov de "Silenta Don" kaj la akuzoj estis kondamnitaj kiel malica kalumnio en Pravda. Pli malfruaj enketoj, je post sovietaj tempoj, ankaŭ konfirmis la aŭtorecon de la verkisto.

Referencoj redakti

  1. And Quiet Flows the Don, part 1, And Quiet Flows the Don, part 2
  2. (June 1985) “Farewell Mikhail Sholokhov”, Soviet Life 345, p. 50–51. 
  3. Sholokhov, Mikhail. (2016) And Quiet Flows the Don. London England: Penguin Classics, p. Back cover. ISBN 978-0-241-28440-7.

Eksteraj ligiloj redakti