1944 (kanto)

kanto

"1944" estas kanto verkita kaj kantita fare de Ukraina kantistino Ĝamala (ukraine Джамала, krime-tatare Camala). Ĝi reprezentis Ukrainion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2016 kaj venkis kun totalo de 534 poentoj.[1][2]

Ĝamala en Eŭrovido-Kantokonkurso 2016 (Stokholmo)

Muzikvideo de la kanto estis publikigita la 21-an de septembro 2016.[3]

Kunteksto kaj kantoteksto redakti

La kantoteksto de "1944" koncernas la deporton de Krime-tataroj, en la 1940-aj jaroj, fare de Sovetunio estrata de Josif Stalin pro ilia laŭdira kunlaborado kun Nazioj.[4] Ĝamala estis aparte inspirita de la historio de sia praavino Nazylkhan, kiu estis en siaj mezaj 20-aj jaroj kiam ŝi kaj ŝiaj kvin infanoj estis deportitaj al dezerta Centra Azio. Unu el la filinoj ne postvivis la vojaĝon.[5][6][7][8] La praavo de Ĝamala estis batalanta dum la dua mondmilito en la Ruĝa Armeo tiutempe kaj tial ne povis protekti sian familion.[7] La kanto ankaŭ estis publikigita dum la renovigita subpremo de Krimeaj tataroj sekvante la rusan aneksadon de Krimeo, ĉar la plimulto de Krimeaj tataroj rifuzis akcepti la aneksadon.[9]

La rekantaĵo, en la Krime-tatara lingvo, konsistas el vortoj el krime-tatara popola muziko titolita "Ey, güzel Qırım" kiun Ĝamala aŭdis de sia praavino, respegulanta la perdon de juneco kiu ne povas esti trapasita en sia hejmlando.[10] La kanto aŭdigas la dudukon luditan de Aram Kostanyan[11] kaj la uzon de mugama voĉa stilo.[12]

Nacia selektado kaj Eŭrovido-Kantokonkurso redakti

Ukrainio retiriĝis el la Eŭrovido-Kantokonkurso 2015, citante kostojn.[13] Post decido reveni al la konkurso en 2016, procezo de selektado por determini la reprezentanton de Ukrainio estis malfermita, kombinante rimedojn de la ŝtata televido "Natsionalna Suspilna Teleradiokompaniya Ukrayiny" kaj de la privata "STB".[14] Ĝamala estis deklarita kiel unu el la dek ok konkurantoj en la ukraina nacia selektado por la konkurso. Ŝi kantis en la unua duon-finalo la 6-an de februaro 2016, kie ŝi gajnis ambaŭ de ĵurio kaj televoĉdono, alirante al la ukraina finalo.[15] En la finalo, la 21-an de februaro 2016, ŝi estis rangita dua de la ĵurio kaj unua de la televoĉdono, rezultante en remiso kun The Hardkiss kaj ilia kanto "Helpless". Ĝamala estis deklarita kiel la gajninto, tamen, ĉar la televoĉdonado fariĝis decidiga.[1] Ŝi ricevis 37,77 % el la pli ol 382 000 televoĉdonoj.[16]

Ĝamala reprezentis Ukrainion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2016, kantante en la dua duono de la dua duon-finalo...[17] "1944" estas la unua Eŭrovida kanto kiu enhavis tekston en la Krime-tatara lingvo. Ŝi gajnis la finalon ricevante la duan plej altan televoĉdonon kaj duan plej altan voĉdonon de la ĵurio.

Notoj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Omelyanchuk, Olena. Jamala will represent Ukraine in Stockholm!. European Broadcasting Union (21 februaro 2016). Alirita 21 februaro 2016.
  2. Ukraine wins 2016 Eurovision Song Contest. Eurovision Song Contest. Alirita 14 majo 2016.
  3. https://www.youtube.com/watch?v=wNECV2h-y58
  4. Veselova, Viktoria; Oleksandra Melnykova. Crimean singer in line to represent Ukraine at Eurovision. The Guardian (11 februaro 2016). Alirita 11 februaro 2016.
  5. Savage, Mark, "Eurovision: Ukraine's entry aimed at Russia", BBC News, 22 februaro 2016. Kontrolita 23 februaro 2016.
  6. "Jamala entered Eurovision-2016 national selection", QHA.com.ua, 26 januaro 2016. Kontrolita 23 February 2016.
  7. 7,0 7,1 "Jamala leads after the first semifinal of the National Selection to the Eurovision 2016", The Day, 9 February 2016. Kontrolita 23 februaro 2016.
  8. Russia MPs slam Ukraine's choice of Crimean Tatar for Eurovision Arkivigite je 2016-03-02 per la retarkivo Wayback Machine, Yahoo News (23 februaro 2016)
  9. "A Eurovision win provides symbolic victory over Russian repression", The Economist, 28 majo 2016. Kontrolita 28 majo 2016.
  10. Halpin, Chris, "1994 Lyrics – Jamala (Ukraine, Eurovision 2016)", Wiwibloggs, 8 februaro 2016. Kontrolita 23 februaro 2016.
  11. "Հենց ինքնաթիռը վայրէջք կատարեց Հայաստանում՝ միանգամից զգացի, որ ես տանն եմ". Ջամալայի բացառիկ հարցազրույցը 168.am-ին (armene). 168 Ժամ. Alirita 15 majo 2016.
  12. [1]
  13. Jiandani, Sanjay (Sergio), "Ukraine: NTU will not participate in Eurovision 2015", esctoday, 19 septembro 2014. Kontrolita 6 majo 2016.
  14. Gallagher, Robyn, "UKRAINE: STATE BROADCASTER TO COLLABORATE WITH STB FOR NATIONAL SELECTION 2016", Wiwibloggs, 19 novembro 2015. Kontrolita 6 majo 2016.
  15. Omelyanchuk, Olena. Ukraine: Results of the first semi-final. eurovision.tv. European Broadcasting Union (6 februaro 2016). Alirita 6 februaro 2016.
  16. "Детальні результати глядацького голосування «Євробачення-2016» (фiнал)", STB, 21 februaro 2016. Kontrolita 23 februaro 2016. (ukraine)
  17. Jordan, Paul. Allocation Draw: The results!. eurovision.tv. European Broadcasting Union (25 januaro 2016). Alirita 25 januaro 2016.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • "1944" - kantoteksto en eurovision.tv

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo 1944 (song) en la angla Vikipedio.