24-a IS

internacia junulara novjara Esperanto-renkontiĝo

La 24-a Internacia Seminario de la Esperanto-Junularo okazis inter la 27-a de decembro 1980 kaj la 3-a de januaro 1981 en la seminariejo Sensenstein en Niestetal proksime de la urbo Kaselo de la federacia lando Hesio en la centro de Germanio. La kiel dum antaŭaj aranĝoj science altnivelajn prelegojn kaj laborgrupojn dumtage kaj la tutnoktan interkonatigan kaj festan programon partoprenis iom pli ol 180 regule aliĝintaj lernantoj kaj studentoj (plus iuj lastmomentaj aliĝintoj) el 15 plejparte eŭropaj landoj. Post kiam jam la antaŭan, 23-an IS-n partoprenis nekutime granda kvanto da partoprenantoj kaj la organizantoj estis instigitaj eksperimenti per administra divido de la aranĝo, tiel ke la "Internacia Seminario" nur kovris la partoprenantojn ĝis aĝo de 25 jaroj, dum la pli aĝajn gastigis samloka kaj samenhava evento nomata "Internacia Festivalo", nun duafoje tiu formala divido ripetiĝis (apenaŭ senteble por la partoprenantoj). La organizan teamon de GEJ kaj de la IF konsistigis Ursula Felhölter, Hans-Dieter Platz, Gerald Roemer, Elisabeth Kuhl kaj Elisabeth Schwarzer.[1]

historia gastejo de la teritorio Sensenstein

Ĉi-foje la temo de la semajno estis
"Alternativaj vivstiloj"

Elstaris interalie prelegoj de Gerald Roemer kaj Walter Zelazny plus laborgrupoj de la prelegintoj kaj Rudolf Fischer, Norbert Bludau, Claude Nourmont, Andreas Münchow, Roland Schnell kaj Loes Demmendaal, aldone al multaj pliaj diskutgrupoj, kursoj kaj pliaj programeroj. En tiu-ĉi IS, aparte eksperimentiĝis per okazigo de "agoroj", parolrondo aŭ forumo kiu en iom filozofia stilo pritraktas certan temon: la "agoroj" de la IS fokusigis la temojn milda teknologio, trafiko kaj arkitekturo en vidpunkto de altivnativaj vivstiloj.[1]

La 24-a IS estis la unua el du eventoj el la serio, kiu okazis en la ejo Sensenstein, kie aldone ankaŭ jam okazis la 20-a seminario. La lokaj cirkonstancoj kun abunda endoma spaco kaj interalie granda kongreseja naĝejo estis aparte plaĉaj, sed tamen post la 25-a IS la partoprenantoj kaj organizantoj decidis retransiri al kutimo ĉiujare serĉi novan ejon, kaj rekontentigi la dezirojn de la vojaĝemaj seminariemuloj en siaj feriadoj vidi ĉiam novajn lokojn.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 el la seminaria broŝuro, titolita "Alternativaj vivstiloj""