3-a epistolo de Johano

La 3-a epistolo de Johano estas la 25-a libro de la nova testamento en la Biblio, la sesa el la sep epistoloj ĝeneralaj.

Γ΄ Επιστολή Ἰωάννου
epistolo • libro de la Biblio
Aŭtoroj
Aŭtoro Johano la Evangeliisto
Lingvoj
Eldonado
Ĝenro epistolo
vdr

Enhavo kaj strukturo redakti

Tiu ĉi letero estas tre malgranda "libro" de la Nova testamento. Ĝi konsistas el nur 15 versikloj, do nur unu papirusa folio.

La aŭtoro intervenas en konkretan kristanan komunumon: laŭdante, mallaŭdante, rekomendante.

Jen ebla dispozicio: [1]

  • Adreso kaj saluto (3 Joh 1-4)
  • Subteno de misiistoj (3 Joh 5-8)
  • Kontraŭ Diotrefes (3 Joh 9-10)
  • Por Demetrio (3 Joh 11-12)
  • Saluto kaj beno (3 Joh 13-15)
  1. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.

Teksto en Esperanto redakti

La traduko de la brita komitato (John Cyprian Rust, B. John Beveridge kaj C. G. Wilkinson) estas trovebla

Nova traduko de Gerrit Berveling el la originalo estas trovebla en Flanke je Jesuo (3a volumo de la Nova Testamento), eld. VoKo, Zwolle 2010.

Eksteraj ligiloj redakti