3-a simfonio (Schubert)

Simfonio n-ro 3 D-maĵora (D 200) estas simfonio de Franz Schubert.

Ekesto redakti

 
Franz Schubert, litografio de C. Helfert laŭ Josef Kriehuber, (postmorta)

Schubert verkis sian 3-an simfonion inter la 24-a de majo kaj la 19-a de julio 1815. En ĉi tiu tempo Schubert paralele verkis pri aliaj verkoj kiel la kantkvarteto „Hymne an den Unendlichen“ (D 232) kaj la lidoj „Der Abend“ (D 221), „Geist der Liebe“ (D 233) kaj „Tischlied“ (D 234), tiel ke la neta kompontempo por ĉi tiu simfonio limiĝas je naŭ tagoj.

La simfonio ekestis por amatora orkestro sub direktado de violonisto Josef Prohaska; Schubert ludis en ĉi tiu orkestro vjolo. Oni supozas, ke la unua prezentado de la simfonio okazis en privata medio per la orkestro de Prohaska. La unua publika prezentado okazis tamen nur la 19-an de februaro 1881 en Londono fare de muzikesploristo George Grove, kiu tiutempe prezentis ĉiujn simfoniojn de Schubert.

En la jaro 1884 eldonejo Breitkopf & Härtel publikigis la simfonion en sia malnova eldono de ĉiuj simfonio, kiun redaktis Johannes Brahms.

Movimentoj redakti

  1. movimento: Adagio maestoso – Allegro con brio
  2. movimento: Allegretto
  3. movimento: Menuetto. Vivace – Trio
  4. movimento: Presto vivace

Instrumentado redakti

2 flutoj, 2 hobojoj, 2 klarnetoj, 2 fagotoj 2 kornoj, 2 trumpetoj, timbaloj, arĉkvinopo

Pri la muziko redakti

Je la komenco de la unua movimento, kiu enhavas kelkajn nekutimajn turnojn, eksona enkonduko longa 18 taktojn. Post la enkonduko sekvas punktita temo en la klarneto, kiu kontraŭregule la estas ripetata; anstataŭe oni reekprenas la malrapidan enkondukon kaj teme pluevoluigas ĝin. Alia surprizo troviĝas je la fino de la movimento, kiam la flanktemo varias la ĉeftemon sekvate de tridekduon-notaj gamoj kaj de la kadenco finanta la movimenton.

La popolkanteca dua movimento de a simfonio estas subtividita laŭ triparta kantoformo: Parto A en G-maĵoro kaj parto B en C-maĵoro. Schubert-biografo kredis rekoni en ĉi tiu movimento resonojn de la kantoj »Mariä Wiegenlied« (Lulkanto de Maria; 14-a jarcento) »'s ist mir auf der Welt nichts lieber«.

La tria movimento konsistas el du motivoj, kiuj en ties paso evoluas sendepende unu de la alia. Walther Vetter supozis aŭdi en ĉi tiu movimento resonojn de la Scherzo el la 2-a simfonio de Ludwig van Beethoven samkiel de la skerca trio el ties 5-a simfonio.

La kvara movimento de la simfonio estas tarantelo en 6/8-takto.

Efiko redakti

Johannes Brahms atestis al la tiel nomataj junaĝosimfonioj de Schubert nenian altan artan valoron kaj opiniis, ke ili ne estu publikigotaj, sed nur konservataj kun pieco kaj eble alirebligotaj al pluraj per kopioj“.

La angla gazetaro rigardis en la tria simfonio de Schubert pluevoluon de lia aparta stilo kaj per tio pli grandan desolviĝon de liaj modeluloj Wolfgang Amadeus Mozart kaj Joseph Haydn. Jen tekstas ekzemple „The Musical Times“ la 1-an de marto 1881:

La tria simfonio de Schubert, […] kiu same kiel la unua staras en D-maĵoro, jam montras grandan progreson kompare kun la antaŭaĵoj. Kvankam ĝi ekestis nur malmultajn monatojn post la dua, ĝi estas matura, sed trans tio originaleca verko. La unua movimento estas senescepte rava, la dua plenas je simpla ĉarmo kaj estas ege melodieca, dum kiam la Finalo sialflanke estas majstraĵo kaj eĉ (malgraŭ la tempospaco inter la du verkoj) povas elteni komparon kun la finalmovimento de la granda simfonio en C-maĵoro. --The Musical Times, 1-an de marto 1881

Literaturo redakti

  • Renate Ulm (Hrsg.): Franz Schuberts Symphonien. Entstehung – Deutung – Wirkung. dtv/Bärenreiter, Munkeno/Kassel 2000, ISBN 3-423-30791-9.

Eksteraj ligiloj redakti