37-a IS

internacia junulara novjara Esperanto-renkontiĝo

La 37-a Internacia Seminario de la Esperanto-Junularo okazis inter la 27-a de decembro 1993 kaj la 3-a de januaro 1994 en la urbo Neumünster de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio en la nordo de Germanio.[1] Post la 33-a IS de la jarŝanĝo 1989/1990 la evento jam la duan fojon okazis en komforta urbocentra junulara kunvenejo.

la urbodomo de Neumünster

Kiel dum antaŭaj jaroj, la Federacia ministerio pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj de Germanio subvenciis la aranĝon per plurdekmil germanaj markoj, tial ke ne nur la kotizoj estis parte pagitaj de la ŝtato, sed ĉiu partoprenanto rericevis procentaĵon de siaj vojaĝkostoj, kio do aparte kuraĝigis partoprenantojn el pli foraj landoj alvojaĝi kaj kundiskuti.

Ĉi-foje la temo de la semajno - kiu laŭ nombro de partoprenantoj kaj komparoj de aliaj Esperanto-aranĝoj estis pli "kongreso" ol "seminario" - estis
"Rilatoj inter ŝtatoj".[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 el la seminaria broŝuro, titolita "Rilatoj inter ŝtatoj"