37-a jarcento a.K.

jarcento antaŭ nia erao

La 37-a jarcento antaŭ nia erao, ankaŭ nomata antaŭ Kristo (a.K.), komenciĝis la 1-an de januaro 3700 kaj finiĝis la 31-an de decembro 3601 antaŭ nia erao.

Eventoj redakti

 
plato de la Majkop-kulturo
  • En la sudo de Anglio, rapida ekspansio pri konstruadó de monumentoj okazis ĉirkaŭ 3700 a.K.
  • En la urbo Uruk, suda Mezopotamio, grupoj de ĵetonoj reprezentantaj komercajn transakciojn komencas esti enfermitaj en kavaj argilaj buloj kaj konservitaj en arkivoj.
  • La Majkop-kulturo, grava arkeologia kulturo de la bronzepoko en la Okcidenta Kaŭkaza regiono de la nuna Suda Rusio, komenciĝis ĉirkaŭ 3700 a.K.
  • Lothal de Indusa civilizo en Hindio same komenciĝis ĉirkaŭ 3700 a.K..

La listo de eventoj en la jarcento kompreneble ne kompletas, sed nur celas doni unuan impreson pri la tiutempa disvolviĝo de la homa kulturo.