39-a jarcento a.K.

jarcento antaŭ nia erao

La 39-a jarcento antaŭ nia erao, ankaŭ nomata antaŭ Kristo (a.K.), komenciĝis la 1-an de januaro 3900 kaj finiĝis la 31-an de decembro 3801 antaŭ nia erao.

Eventoj redakti

 
kopio de la du antikvaj fostaj padoj trovitaj en Anglio
  • Estas konstruita la tiel nomata fosta pado (angle nomiĝinta "post track"), praa altvojo en la malsekejo Somerset Levels de Anglio, proksimume ok kilometrojn okcidente de la urbeto Glastonbury. Ĝi datiĝas de ĉ. 3838 antaŭ nia erao kaj estas unu el la plej malnovaj inĝenieritaj vojoj malkovritaj en Norda Eŭropo
  • La pado Sweet (ne "dolĉa pado", sed nomita laŭ malkovrinto de la familia nomo "Sweet"), antikva altvojo en la sama malsekejo proksime de la fosta pado,estas konstruita en 3807 aŭ 3806 antaŭ nia erao. Dendrokronologio ebligis tre precizan datigon de ambaŭ historiaj strukturoj, kiuj kompareblas al modernaj tabulaj padoj.
  • Plugiloj ekuziĝas en la praa agrikulturo.

La listo de eventoj en la jarcento kompreneble ne kompletas, sed nur celas doni unuan impreson pri la tiutempa disvolviĝo de la homa kulturo.