IJK 1985

41-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO
(Alidirektita el 41-a IJK)

La 41-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazis en la jaro 1985 en granda lerneja komplekso de la loĝloko Eringerfeld en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. La kongreson partoprenis 425 esperantistoj. La kongreso estis la ĉefa evento de TEJO okaze de la "Internacia Jaro de la Junularo" 1995, proklamita per la Unuiĝintaj Nacioj - tial en la programo fokusiĝis junularaj subkulturoj, intergeneraciaj konfliktoj ene de diversaj mondaj kulturoj, kaj la faktoroj kiuj kontribuas al decido de junulo aŭ engaĝiĝi en la ĝenerala socio de sia kulturo aŭ doni sian energion al socia subgrupo (kaj se subgrupo, kio influas la motiviĝon elekti kiun grupiĝon).

IJK 1985
la ena korto de la baroka kastelo Eringerfeld
la ena korto de la baroka kastelo Eringerfeld
la ena korto de la baroka kastelo Eringerfeld
Loko Eringerfeld,  Germanio
Ekde 22-a de julio 1985
Ĝis 29-a de julio 1985
← Antaŭa Sekva →
vdr
kovrilpaĝo de la unua kongresa informilo

La IJK okazis en grandaj konstruaĵoj de privata lernejo en Eringerfeld, sur vasta, parka tereno ĉirkaŭ la baroka kastelo Schloss Eringerfeld. Tiutempe la IJK nur esceptokaze gastis en la lernejaj domoj de la impresa tereno - poste inter 1985 kaj 2014 la kastelo kaj la ĉirkaŭaj konstruaĵoj oficiale kaj konstante estis hotelo kaj kongresejo, ĝis kiam denove ĉio iĝis lerneja komplekso.

Okaze de la kongreso formiĝis Esperanto-teatra grupo "Kia koincido". Ĝia unua teatraĵo, La Kalva Kantistino de Eugène Ionesco, aperis en la programo de tiu IJK.

La organizantoj tre penis ebligi al laŭeble multaj junaj esperantistoj el la komunistaj ŝtatoj de orienta Eŭropo partopreni la aranĝon, kaj pasigis multajn horojn komuniki kun okcidentgermaniaj ambasadejoj kaj kun enlandaj ŝtataj instancoj de FRG pri vizoj kaj oficialaj invitleteroj. Fine nur el komunisma Pollando sukcesis veni pli ol 50 esperantistoj de sub 25 jaroj, per aparta senvaluta interkonsento inter la organizaĵoj PSEK kaj GEJ. Same la organizantoj ĝojis ke per nekutima monsubteno de la usona registaro ili povis venigi al la kongreso grupon de 20 usonaj esperantistoj, lernejanoj kaj studentoj el kiuj neniu antaŭe sukcesis partopreni internacian Esperanto-aranĝon. Tial la semajno por multaj partoprenantoj estis aparte impresa.

Fine de la IJK biciklis karavano de pli ol 40 esperantistoj, organizita de BEMI, al la 70-a UK en Aŭgsburgo.

Flanke menciindas ke la emblemo "41IJK" (bildigita dekstre) estis desegnita tiel, ke eblis turni ĝin je 180 gradoj kaj oni tamen legis "41IJK".

Vidu ankaŭ redakti