76-a Hispana Kongreso de Esperanto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La 76-a Hispana Kongreso de Esperanto okazis en Teruel de la 23a de junio ĝis la 25a de junio 2017. Aliĝis 156 kongresanoj,[1] kiuj partoprenis el almenaŭ dek kvin landoj.

Komuna foto de 76-a Hispana Kongreso de Esperanto en Teruelo.
Podio dum la kongreso.
Vizito al la Turo de la Savinto.

La programo krome etendiĝis pro kromaĵoj de Antaŭkongreso kaj de AMO-Seminario. Antaŭkongreso konsistis en prezentado de la kongreso en diversaj instancoj de Teruelo, Madrido kaj Zaragozo. Okazis jam la ĵaŭdon 22an ankaŭ vizito al la urbo kaj inaŭguroj de tri ekspozicioj: pri esperantisto Francisco Azorín, pri esperantaj poŝtmarkoj kaj pri Esperanto kaj Zamenhof.

Ĝenerale redakti

Dum 2017 la urbo Teruelo festas la 800-jariĝon de la legendo de la La Geamantoj de Teruelo, plej fama historie kaj literature. Tial, la moto de la kongreso estis: "Teruelo, urbo de amantoj, amantoj de Esperanto". La kongreso estis certe riĉa, el kultura, kleriga, distra kaj turisma vidpunkto. Dum la kongreso oni ĝuis la reunuiĝon de la fama grupo Kajto, kiu koncertis kune, post pluraj jaroj, okaze de sia jubileo, kaj koncerton de Martin Wiese.

La kongreso memoris ankaŭ la figuron de D-ro Zamenhof, en la 100-a datreveno de lia morto, interalie per la prezento de la hispanlingva traduko de la libro "La Zamenhof-strato", kun ĉeesto de ĝia aŭtoro Roman Dobrzynski. Kiel grava institucia programero, dum la kongreso estis inaŭgurita la Glorieta (placeto) de Esperanto en la urbo.

Dum la kongreso okazis ankaŭ kunsidoj de la esperantaj organizoj HEF, HEJS, kaj SATeH.

La kongreso mem redakti

 
Inaŭguro placeto Esperanto.

La kongreso mem estis organizita de la loka grupo Liberanimo, estre de Alberto Granados Orcero kun apogo de la asocio de najbaroj "San Julián".[2] Danke al ili oni inaŭguris novan esperanto-lokon nome Glorieta del Esperanto per indikotabulo proksime de murpentraĵo alude al la lingvo. La kongres-programo okazis en la konstruaĵoj de la Universitato de Zaragozo en Teruelo.

La unua prelego okazis vendrede en ties aŭditorio kaj temis pri "Esperanto en Aragono" fare de Lorenzo Noguero. Tuj poste okazis la inaŭguro kun intervenoj de la prezidantoj de HEF kaj de Liberanimo, kaj de urbkonsilisto kiu salutos nome de la urbestrino Emma Buj. Venonta programero estis duobla omaĝo al unu el la plej tutmonde famaj aragonanoj nome Luis Buñuel, per prezentado de "La defio vivi kaj krei" fare de Miguel Fernández kaj projekcio de la filmo "Andaluza hundo" de Buñuel. La unua kongresa tago finis per komuna vespermanĝo en Observatorio San Blas kun posta astronomiaj kurseto kaj observado.

 
Kongresanoj en Esperanto placo en Teruelo. Zenita foto.

Sabate oni prezentis la agadon de la Jaro Zamenhof, inter kiuj la libron "La calle Zamenhof" nome hispanlingva traduko de la samtitola verko de Roman Dobrzynski. Post prelego de Eduardo Berdor pri ZEO, oni inaŭguris fakte la ZEO-n "Placeto de Esperanto". Posttagmeze oni vizitis la maŭzoleon de la Geamantoj de Teruelo, en kies klostro Miguel Fernández kaj Ana Manero deklamis poemon al tiuj. Vespere sekvis la programero en la universitata sidejo nome prezentado de la libro "Tagoj kaj ruinoj", nome taglibro de Jaume Grau Casas, omaĝo al Francisco Azorín kaj kritiko de la himno de Esperanto fare de Viktoro Solé. La tago finiĝis per muzika koncerto fare de Martin Wiese kaj la kvaropo Kajto.

 
Kongresanoj en Albarracín.

Dimanĉe matene okazis prezentado kaj studo de la diversaj eventoj kiuj okazos en Iberio en la cetero de 2017 kaj ĉefe en 2018, nome katalunaj kongresoj, IJK, UK ktp. Post tio okazis ekskurso al la bela mezepoka urbo Albarracín kiu disvolviĝis pere de vizito gvidita de profesiaj gvidistinoj. Post tio okazis komuna tagmanĝo kaj solena fermo de la kongreso, ĉar jam kelkaj kongresanoj komencis foriri, dum la cetero restis por aliaj programeroj.

 
Kongresanoj en Teruelo, vizitante la lokojn de la batalo dum la Enlanda Milito.

Fakte posttagmeze kaj en la sama loko Fermín Ezkieta prezentis sian libron "La fuĝintoj de Monto Ezkaba" pri amasa fuĝo el frankisma prizono en kiu Esperanto ludis rolon[3] kaj poste Serafín Aldecoa prelegis pri la Hispana Enlanda Milito en Teruelo fakte ĉefe pri la Batalo de Teruelo. Kiel logika sekvo oni vizitis poste en urbo Teruelo mem la lokojn kie okazis la batalaj okazintaĵoj, kiujn povis esti komprenita danke al fotoj (tiamaj kaj nuntempaj) havigitaj de gvidistoj el la asocio de najbaroj "San Julián".

Postkongreso redakti

Kiel Postkongreso okazis AMO-Seminario dum la 26a kaj 27a de Junio kun prelegoj lunde de Carlo Minnaja pri la esperanta literaturo, de Roman Dobrzynski kaj Agnieszka Mozer pri Zamenhof en Varsovio, de Vicente Manzano pri Esperanto liel akademika liberigilo, kaj de José María Salguero pri Vikipedio. Marde la prelegoj temis pri "Esperanto kaj la klasikaj lingvoj" fare de Saioa Escobar, pri Merkatiko kaj Esperanto fare de Enric Baltasar, pri la memoro de la Esperanto movado fare de Xavier Alcalde, pri agado en la esperanta movado fare de Irek Bobrzak kaj de Esperanto ekster Esperantujo fare de Miguel Fernández.

Vidu ankaŭ redakti

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. 148 laŭ la retejo de HEF [1] Arkivigite je 2017-06-13 per la retarkivo Wayback Machine, Alirita la 4an de Julio 2017, sed pliaj aliĝis surloke.
  2. Kongreslibro kaj retejo de HEF.
  3. Informo pri tiu okazajxo legeblas en artikolo en Libera Folio

Eksteraj ligiloj redakti