Aĉetomanio estas manio karakterizata per obsedo pri butikumado kaj aĉetema konduto, kiu kaŭzas malfavorajn rezultojn. Laŭ Kellett kaj Bolton, aĉetomanio "estas spertata kiel nerezistebla/neregebla impulso, kondukanta al troa, altekosta kaj tempomalŝpara podetala aktivado, [kiu estas] tipe instigita de negativa emocio" kaj kondukas al "gravaj sociaj, personaj kaj/aŭ financaj komplikaĵoj". La plejparto da homoj kun aĉetomanio plenumas la kriteriojn de ia personeca perturbo. Aĉetomanio estas klasifikita de ICD-10 (F63.8) kiel "impuls-rega perturbo, ne alie klasifikita." Pluraj aŭtoroj konsideras aĉetomanion anstataŭe kiel vario de dependeca perturbo.[1][2]

Aĉetantoj dum Black Friday frumatene ĉe Walmart en Durham, Norda Karolino, Usono.

Pli malalta kaj sendanĝera nivelo de la manio kaj de la signifo de la termino aludas al ioma senorda deziro butikumi kaj aĉeti eĉ se tio ne kondukas al personaj gravaj komplikaĵoj aŭ ne estas okazigita de forta personeca perturbo: tio rezultas nur en trankviligo de ĉiutaga malbonfarteto, same kiel modera uzado de malfortaj drogoj kiel tabako, alkoholo ktp. Tiusence iel povas rilati al troa manĝemo kun similaj kaŭzoj kaj konsekvencoj.

Ambaŭ okazoj evidentiĝas pli forte en determinitaj epokoj de la jaro, kiel Kristnasko, Novjaro, Black Friday, naskiĝtagoj ktp., sed evidente ĝi kongruas plie kun la due menciita ne tiom serioza malordo, dum la terapienda aŭ korektenda obsedo povas okazi en iu ajn jarepoko.

Historio redakti

Emil Kraepelin unue priskribis aĉetomanion en 1924,[3]; li kaj Eugen Bleuler ambaŭ inkludis la sindromon en siaj influaj fruaj psikiatriaj studlibroj.[4] Tamen, malmultaj interesiĝis pri aĉetomanio ĝis la 1990-aj jaroj,[3] kaj eĉ en la 21-a jarcento oni povas konsideri ĝin apenaŭ facile rekonata malsano,[5] foje simple akceptita kiel ioma konduta malordeto.

Referencoj redakti

  1. OMD. (2000, 5a de Marto). Alirita la 16an de Januaro, 2008, from http://cancerweb.ncl.ac.uk/cgi-bin/omd?oniomania
  2. Kellett S., Bolton J. V. (2009). “Compulsive buying : A cognitive-behavioural model”, Clinical Psychology and Psychotherapy 16 (2), p. 83–99. doi:10.1002/cpp.585. 
  3. 3,0 3,1 BLACK, DONALD W (1 February 2007). “A review of compulsive buying disorder”, World Psychiatry 6 (1), p. 14–18. 
  4. R. J. Frances et al., Clinical Textbook of Addictive Disorders (2005) p. 315
  5. Jon E. Grant/S. W. Kim, Stop Me Because I Can't Stop Myself (2004) p. 16